De ĉeno sin ŝiras, senfine sopiras
Junulo tre bela, tre brava!…
Predikis li veron, justecon, liberon,
Kaj pensis, ke estas li prava…
Revanto ne vidis, ke ĉiuj nur ridis
Je lia parolo sovaĝa:
Sin amo inspiris, sed ĉiuj rediris,
Ke estas li homo malsaĝa!…
Li multe suferis, li multe esperis,
Li kredis, ke venos libero, —
Kaj ree kun flamo predikis pri amo,
Pri paco tutmonda, pri vero…
Ho, kia eraro! Neniam homaro
Resonos al voko predika:
Homaro — prudenta, kaj estas sensenta
Al voko malforta amika!
Sed li ne silentis: li pensis, li sentis,
ke homoj lin fine komprenos,
Ke liaj amikoj al liaj predikoj
De ĉie kun ĝojo alvenos…
Kaj jen rezultato: li en kazemato
En ŝarĝaj katenoj nun sidas,
De ĉeno sin ŝiras, senfine sopiras,
Kaj vane liberon avidas. —
Printempo venas! Vivon donas
Al ĉio belulina veno:
Varmega suno jam proponas
Radiojn siajn, kaj mateno