Jen vidu: ekfalas sur molan kanapon,
En brakoj de iu sinjoro,
Belega fraŭlino… Jen levis ŝi kapon
Kaj ridas en bona humoro…
Ĉu vi ŝin ekkonis? Tre gaja fraŭlino!…
Pasie ŝin kisas sinjoro,
Karesas kaj donas pokalon da vino, —
Ŝi trinkas kaj… ridas el koro!…
Post tio forflugas apenaŭ nur jaro,
Kaj ŝin mi denove ekvidis, —
Sed kie? Sur kota drinkeja ŝtuparo
Ĝi staris malsobra kaj ridis…
Foriĝis jam ŝia beleco vizaĝa,
Nenio antaŭa jam restis…
Ŝi min ekrigardis kun vido malsaĝa
Kaj kvazaŭ kontenta ŝi estis.
« Vi eble per brando regali min volas? »
Demandis ŝi min arogante:
« Ĉar vidu… hodiaŭ… mi… iom petolas!… »
Kaj ŝi ŝanceliĝis ridante…
Kaj ĉiam ridanta, kaj ĉiam kontenta,
Vivanta pro mono kaj vino,
Senzorga, senhonta, sensaĝa, sensenta, —
Jen vivo de gaja virino!…
Ne besto sovaĝa, fermita en kaĝo,
De ĉeno fortika sin ŝiras,
Ne gaja birdeto, kaptita per reto,
Pri freŝa aero sopiras, —