Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/14

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj tre longe ne vidis unu la alian. Poste s-ro Borson edziĝis kun alia virino kaj s-ino Lefort ankaŭ edziniĝis, kaj tiamaniere ŝajnis, ke la estintaj gefianĉoj disiĝis por ĉiam, sed la sorto, aŭ pli bone Esperanto, ĉion ŝanĝis. En 1908 jaro s-ro Borson vidviĝis kaj antaŭ ne longe vidviniĝis ankaŭ s-ino Lefort, — kaj ĉar nun ili ambaŭ estas liberaj kaj ambaŭ estas esperantistoj, ili renovigis siajn rilatojn kaj interkonsentis post unu monato geedziĝi. Nun, kiam mi skribas tiujn ĉi liniojn, niaj karaj gesamideanoj certe jam estas geedzoj kaj kune laboras por nia ideo.

Vespere la saman tagon ni ĉeestis la kunvenon de la grupo de Chateau Thiery kaj konatiĝis kun multaj niaj gesamideanoj, inter kiuj ni pasigis kelkajn tre agrablajn horojn en amika babilado. Same kiel en Meaux, niaj gesamideanoj subskribis nian taglibron kaj s-ro Delanoue eĉ skribis por ni tre belan francan versaĵon. La kunveno finiĝis tre malfrue nokte, kaj ni, veninte en nian hotelon, kun plezuro kuŝiĝis en la preparitajn por ni molajn kaj purajn litojn. Superflue estas diri, ke ni bonege ekdormis, kaj vekiĝis frue matene tute refreŝigitaj kaj pretaj daŭrigi nian vojon.

V. Epernay. Chalons sur Marne

Ĵaŭde, la 4an de Julio, frue matene ni foriris el Chateau Thiery, direktante nin al Epernay. En tiu ĉi urbo, kiel ni sciis ankoraŭ en Parizo, estas koncentrigitaj la idistoj, kaj ni havis la intencon fari tie ĉi paroladon, por montri, ke Ido havas nenian signifon, sed, veninte la urbon, ni estis agrable surprizitaj, eksciinte, ke Ido tie ĉi tute formortis kaj ke el kelkaj idistoj en Epernay nuntempe restis nur s-ro René