Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/21

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
VII. Stainville, Ligny, Commercy.

La 7 a de Julio, dimanĉe, apenaŭ tagiĝis ni jam daŭri- gis nian vojon. Kiam ni estis apud urbeto Stainville kaj sidiĝis, por iomete ripozi, ni ekvidis francan ĝandarman oflciron, kiu iris, kredeble promenante, kun iu sinjorino. Proksimiĝinte al ni, Ii haltis, suspekteme ekrigardis nin kaj demandis, kiuj ni estas kaj kien ni iras. Mi respondis, ke ni estas esperantistoj-propagandistoj kaj ke ni iras Krakovon al la VIII Universala Kongreso Esperantista. Tiu ĉi respon- do evidente ne kontentigis lin kaj Ii demandis nin, ĉu ni havas pasportojn. Mi montris al Ii la paperon, kiun ni rice- vis de la Franca Propaganda Societo Esperantista, kiun Ii tre atente traleĝis kaj vidcble tre ekinreresiĝis pri nia entrepreno, — aparte Ii miris, ke ni vajaĝas piede. Ni komencis detale rakontadi a Ii pri nia lingvo kaj pri ĝia disvastiĝo en la tuta mondo. S-ro ĝandarmo kaj ankaŭ akompananta lin sinjorino jam aŭdis 10m pri Esperanto, sed ĝis nun ili ne havis la okazon konatiĝi kun ĝi pli proksime, — kaj jen ni donis al ili la unuan lecionon kaj havigis ilin per kelkaj ekzem- pleroj de franca propaganda broŝuro, esperanta ĵurnalo „La Movado", kelkaj esperantaj poŝtkartoj k. t. p. Iii ambaŭ tre ekinteresiĝis kaj admiris la facilecon de Esperanta g'-amatiko kaj vortfarado, — kaj tiamaniere nia estimata ĝandarmo, de- zirinte eble kapti nin, mem estis kaptita de ni por nia ideo. Iii akompanis nin pli ol unu kilometron ĝis proksima vilaĝo kaj poste ni tute amike disiĝis.

Kiam ni estis apud urbeto Ligny, estis jam tre malfrue, kaj ni vidis, ke ni ne povas hodiaŭ veni en Commercy, kie ni esperis trovi grandan esperantistan grupon kaj delegiton de U. E. A. s-ron Bastien (ĉar pri tio estis noto sur la ko- vriloj de francaj propagandaj broŝuroj kaj ankaŭ en Julia