Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/28

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pontoj kaj statuoj, inter kiuj al mi aparte plaĉas la statu» de l'imperiestro Vilhelmo 1 a antaŭ reĝa palaco. Sed la plej ĉefa el la Strasburĝaj vidindajoj estas sendube majesta konstruaĵo de la ĉefpreĝejo aŭ katedralo, fame konata pro sia belega hotika arbitekturo kaj aparte per la famega astro- nomia horloĝo, kiu estas efektive mirindaĵo el mirindaĵoj (unu el la sep mirakloj de l'mondo) kaj kiun mi detale pris- kribas en la sekvanta ĉapitro.

X. La Strasburga Katedrala horloĝo.

La unua astronomia horloĝo en la Strasburga ĉefpreĝejo estis komencita de iu nekonata meĥanikisto en 1352 jaro. Tiu horloĝo staris iam apud la muro, kiu troviĝas nun kon- traŭ la horloĝo. Apud tiu muro ĝis nun ankoraŭ konserviĝis la ŝtonoj, kiuj estis subtenantaj la lignan kaĝon de riiorloĝo.

Ĝi konsistis el tri partoj: sube estis universala ka- lendaro, en la meza parto — astrolabo kaj en la supra — tri reĝoj kaj la Sankta Virgulino, skulptitaj el ligno. Ĉiuhore la reĝoj estis klinantaj sin antaŭ la Virgulino kaj samtempe sonorilaro estis sonoranta diversajn melodiojn. Poste koko svinĝis la flugilojn kaj kantis.

En la mezepoko oni alkalkulis tium horloĝon, kune kun la ĉefpreĝeja belega turo, al la sep mirakloj de Germanujo, pri kio ĝis nun oni povas legi en la biblioteko de la urba preĝejo en Mainz. Jen kio estas tie skribita: „Septem Germaniae spectamina: turris Argentinensis, chorus Colo- niensis, horologium Argentinum, Organum Ulmense, nundinae Francofurtenses, mechanika Nurnbergensis, structura Aŭ- gustana". Sed la movilaro de tiu unua horloĝo difektiĝis (oni ne scias, kiam) kaj ĝi haltis. Tial en 1547 jaro oni decidis an-