Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/44

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tiam mi montris al Ii la paperon de 1' Franca Societo Esperantista kun la germana traduko de ĝia enhavo kaj ankaŭ mian taglibron kun multegaj subskriboj de tiuj esperantistaj; grupoj, kiujn ni vizitis kaj eltranĉaĵojn el francaj kaj germa- naj gazetoj pri nia piedvojaĝo. La ĝandarmo estis frapita: Ii rigardis niajn dokumentojn, legis eltranĉaĵojn el gazetoj kaj, fine, evidente konvinkiĝis, ke ni ne estas rabistoj, aŭ iaj- danĝeraj vagistoj, sed tre pacaj piedvojaĝantoj. — El Parizo? En Krakovon? Piede?! Ĉiam piede?! Tiuj deman- doj senhalte kaj seninterrompe saltis unu post la alia el' lia buŝo.

Ni kontentigis lian scivolemecon, donis al Ii germanan propagandan broŝuron kun vortareto kaj kelkajn propagandajn foliojn, kaj Ii mem komencis rakontadi pri ni kaj pri nia afero al multaj ĉeestintoj en la kafejo, propagandante nian lingvon senkompare pli bone, ol ni mem, ĉar ĉiuj lin tre atente aŭskultis kaj petis de ni la libretojn, kiujn ni tre- volonte disdonis al ili. AI la 7 a vespere ni venis en Heidenheim. Tie ĉr nin de ĉiuj flankoj ĉirkaŭis strataj knabaĉoj, kiuj akompanis nin tra la tuta urbo kaj helpis al ni trovi la loĝejon de s-w Mayer (del. de U. E. A.). Sed bedaŭrinde s-ro Mayer ne estis hejme: oni diris al ni, ke Ii pro iaj aferoj forveturis el la urbo kaj revenos nur morgaŭ. Ni volis atendi lin, sed ni ne povis trovi por ni ian ĉambron por la nokto: en la urbo estis ia nacia festo kaj ĉiuj hoteloj estis troplenigitaj. Kion fari? Ni ja ne povis noktiĝi sur la Strato! Kaj jen ni ree ekmarŝis antaŭen, decitinte halti por ripozo en proksima urbeto.

Tute lacaj, sub pluvego, ni en la 11 a nokte venis en Giengen. Feliĉe ni baldaŭ trovis sufiĉe puran hotelon kaj por 2 markoj luis ĉambron kun du litoj. La mastro de l'hotelo tuj mem ekkonis nin lau la ĉapoj, dar en hodiaŭa