Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/50

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nur per nia ĉeesto inter laboristoj-teksistoj jam faris propa- gandon de nia lingvo kaj interesigis tre multajn. Post la kunveno ni ankoraŭ iomete vagadis en la urbo, kaj malfrue vespere revenis en nian hotelon, tute kontentaj. je la pasinta tago.

XVIII. München.

Frue matene merkrede, la 24an de Julio ni foriris el Augsburg kaj rapidege ekmarŝis al Mŭnchen, kie hodiaŭ vespere nin atendis niaj gesamideanoj, antaŭsciigitaj pri nia alveno el Augsburg.

La vetero estis belega, kaj ni rapide tramarŝis pli ol 30 kilometrojn kun malgrandaj ripozoj en Hochzoll, Mering, Merching kaj Alt Hegnenberg, en kiu ni, kiel ĉie kaj ĉiam, konstante kaj tre sukcese propagandis Esperanton.

Sed veninte al Hegnenberg, de kiu ĝis Munĥeno res- tis ankoraŭ 35 - 40 kilometroj, ni konstatis, ke ni neniamaniere povas ĝustatempe veni en Mŭnchen, — aŭ, se eĉ ni venös frutempe, ni estos tiel lacaj, ke ni ne povos partopreni la kunvenon, kaj nur vane perdos la tutan tagon kaj trompos niajn gesamideanojn.

Do ni decidis lastan pecon da vojo ĝis Mŭnchen veturi per vagonaro. Kaj ni bonege faris, ĉar ni alveturis en Mŭnchen en la 3 a horo post tagmeze, bone ripozis en la vagono kaj ankoraŭ havis sufiĉe da tempo, por ne rapidante tagmanĝi en la stacidomo. Post la tagmanĝo Romano ekiris en la urbon, por trovi iun samideanon, kaj baldaŭ revenis kun s-ro Hans Tressel (del. de U. E. A.), kiu afable alkondukis nin en la „Pension Herzog Wilhelm " (en Georg Wilhelmstrasse), en kiu estis preparita por ni tre bona ĉambro kun du litoj.