Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/54

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

scienco, industrio kaj socia vivo ni povas rimarki la saraan strangan fenomenon: komence unuajn geniajn pionirojn oni mokas, insultas, nomas malsaĝuloj, frenezuloj, eĉ danĝeraj homoj, iafoje oni eĉ severe persekutas ilin, — sed forpasas tempo, la homaro pliriĉiĝas ankoraŭ per unu nova, tre utila akiro, senkonseie uzas tiun akiron en sia ĉiutaga vivo, — kaj al neniu eĉ por unu momento venas la penso, ke iam estis la tempo, kiam oni kredis, ke nia tero estas senmova,. ke oni veturis per ĉevaloj en neoportunaj veturiloj, ke ni lumigadis niajn loĝejojn per fumantaj kaj malbonodorantaj sebaj kandeloj, ke pri flugado en la aero ni ne kuraĝis eĉ revi. . AI ĉiuj ŝajnas, ke tiuj utilaj kaj nun necesegaj fruktoj de homa genio ekzistis eterne, ke sen ili eĉ la vivo mem ne . estas ebla, kaj neniu volas kompreni, kiom da laboro, kiom da energio, kiom da fizikaj kaj spiritaj fortoj elspezis la krein- toj de nia nuna moderna oportuna ekzistado! . . .

. Tralegu teĥnikajn esploradojn pri simpla, de ĉiuj konata ŝraŭbo, aŭ fizikajn, ĥemiajn aŭ medicinajn spertojn pri : inercio, pri la konsisto de akvo kaj aero, pri la malgranda. mikrobo, k. t. p., kaj vi estos frapita! Paŝo post paŝo, briko post briko, malrapide estis preparata de multaj modestaj geniuloj majesta konstruaĵo de la moderna civilisazio. Sed ĝi, tiu majesta konstruaĵo, ne estas ankoraŭ finita. La progreso senhalte marŝas antaŭen, kaj ĉiu nova tago al- portas novajn perfektaĵojn, novajn elpensaĵojn en ĉiuj regionoj de la moderna homa vivado. Kaj en la nombro de tiuj sen- finaj elpensajoj unu el la unuaj lokoj sendube apartenas al la efektivigo de la ideo pri lingvo internacia.

Tiu ĉi ideo ne estas nova: ankoraŭ en la antikva epoko de Aleksandro Macedona la homaro komprenis, kiel multe da malbono povus esti forigita, se ĉiuj popoloj de la tuta mondo, krom multegaj naciaj lingvoj, bavus unu komunan internacian lingvon, —• kaj jen, lau muta, eble ne ankoraŭ