Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/56

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉiuĵn ĝis nun ekzistintajn aliajn sistemojn de lingvo inter- nacia, ĉar tio signifus frapi en malfermitan pordon, aŭ argumenta ke duoble du estas kvar. Nun venis la tempo, kiam ĉiuj, kies kapoj ne estas ankoraŭ difektitaj, konsentas, ke Esperanto, kaj nur Esperanto, estas tiu unika lingvo, kiu kapablas efektivigi la belan antikvan ideon pri la kreo de lingvo internacia, ke unike nur ĝi estas tiu potenca Ievilo, per kiu oni povas renversi „la murojn de miljaroj inter la popoloj dividitaj", kaj pri kiu iam profetis en la Biblio antik- va profeto Ĉefaniaĥ. Nun la tuta mondo, eĉ ĉiuj niaj malamikoj, multnom- braj skeptikuloj, akceptis, ke nia kara Esperanto ne nur ek- zistas, sed vivas. Niaj multnombraj por-Esperantaj kaj per Esperantaj organizajoj, niaj societoj kaj grupoj, dissemitaj en diversaj urboj kaj urbetoj en ĉiuj landoj de la tuta mondo, niaj ĉiujaraj Universalaj Kongresoj, ĉiam pli kaj pli almili- tas novajn adeptojn en plej diversaj klasoj de la tuta tera loĝantaro, kaj paŝo post paŝo ni senhalte ĉiam pli kaj pli alproksimiĝas al tiu tempo, kiam „la bela sonĝo de l'homaro por eterna ben' efektiviĝos" ! . . .

Sed en tiu ĉi senhalta Esperanta movado laŭ la vojo de civilizacio kaj kulturo, la vojo, kiu tarnen komenciĝis nur antaŭ 25 jaroj, kompreneble, estas ankoraŭ (kaj devas. esti) multaj mankoj: idealo ne estas atingebla, alie ĝi ne estus idealo, — kaj eĉ la suno havas makulojn . . . Certe ni bezonas ankoraŭ multajn perfektigojn, multajn novajn uti- lajn organizaĵojn, multajn plibonigojn en diversaj fakoj de nia Esperantujo.

Jen kial ni, malnovaj pioniroj- de l'unua epoko de nia movado, kiuj vidis la unuajn timemajn paŝojn de Esperanto- infano, kiuj direktis laŭ la ĝusta vojo Esperanton-junulon kaj kiuj nun helpas al Esperanto-viro — ien kial ni ĉiam kun ĝojo salutas naskiĝon de iu nova societo aŭ grupo, nova