Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/7

Ĉi tiu paĝo estis validigita

Dum la unua jaro de sia ekzistado, Z. A. A. akiris jam 63 geanojn, apartenantajn al 14 diversaj nacioj kaj tute ĝuste plenumis sian taskon: de Januaro ĝis Julio ni aranĝis en Parizo kvin esperanto-propagandajn spektaklojn; la 3an de Marto, laŭ invito de niaj samideanoj, ni partoprenis en Esperanta Spektaklo-Koncerto en franca urbo Creil kaj, fine, tri niaj anoj (s-ino Schaefer, Romano kaj mi) ludis unuaktan komedion „Urso“ dum la Oka Universala Kongreso en Krakovo.

Sendube, ni havis la sukceson, kaj nia kara Majstro doktoro L. L. Zamenhof afable konsentis akcepti la titolon de honora membro de nia Z. A. A!

Sed… tiu ĉi esperanta agado ne povis min plene kontentigi!… Mi ĉiam pensis, ke nun venis jam la tempo, kiam ni, apostoloj de Esperanto, devas propagandi nian karan lingvon inter tiel nomata „simpla popolo“, kiu certe pli ol ni, „kleruloj“, bezonas lingvon internacian, kaj pri kiu ni, propagandistoj, scienculoj-gramatikistoj, tro multe nin okupantaj per diversaj lingvaj, sĥolastikaj demandoj, — tute forgesis!…

Kaj mi decidis, ke mia devo estas iri al tiu „simpla popolo“, nome iri, iri piede, sed ne komforte veturi, — kaj doni al ĝi ne ŝtonon, sed panon, kiun alportis nia kara Majstro por la feliĉo de la tuta homaro, sed ne por plezuro de kelkaj feliĉaj kleruloj.

Do, mi decidis iri piede el Parizo en Krakovon al la VIII Kongreso, kaj dum mia piedvojaĝo propagandi nian karan lingvon en ĉiuj laŭvojaj urboj, urbetoj kaj vilaĝoj, kaj tiamaniere akiri inter niaj malfeliĉaj kaj spirite pli malfortaj gefratoj kiel eble plej grandan nombron da adeptoj.

Mia decido estis firma kaj nerompebla, — sed por plisukcesigi mian sufiĉe malfacilan entreprenon, mi volis trovi kelkajn samideanojn, kiuj konsentus akompani min en mia