Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/21

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nun. Ni prezentu al ni la leĝajn rilatojn, kiuj naskiĝas de la tera propraĵo; la heredigadon kaj donacadon de la tera propraĵo, la prodonadon kaj reelaĉetadon de la propraĵo; farmadon liberan, farmadon heredan, farmadon tempan; ni prezentu al ni", diris sinjoro Snitchey kun tia entuziasmo, ke li ŝmacis per la lipoj, "ni prezentu al ni la komplikitajn leĝojn, kiuj rilatas je la rajto de posedado kaj la pruvado de tiu ĉi rajto, kun ĉiuj reciproke kontraŭparolaj precedencoj kaj aktoj parlamentaj apartenantaj al tio ĉi; la nekalkuleblan multon da komplikitaj kaj senfinaj kancelariaj juĝaj procesoj, al kiuj tiu ĉi bela loko donas la kaŭzon: — kaj konfesu, doktoro Jeddler, ke tio ĉi estas unu oazo en la mondo! Mi esperas", diris sinjoro Snitchey kun rigardo sur sian kompanianon, "ke mi parolas en la nomo de la firmo, sinjoro Craggs?"

Ĉar sinjoro Craggs jesis, sinjoro Snitchey, kies apetiton la parolado akrigis, rimarkis, ke li estas preta akcepti ankoraŭ unu pecon da viando kaj tason da teo.

"Mi ne volas defendi la vivon entute", li aldonis kaj frotis al si interne ridante la manojn; "ĝi estas plena je malsaĝaĵoj, plena je ankoraŭ pli malbonaj aferoj. Certigoj de fideleco, de konfido, de neprofitemeco kaj similaj. Ba, ba! ni vidas, kian indon ili havas. Sed Vi ne devas ridi je la vivo; Vi bezonas ludi partion, tre malfacilan partion! Ĉiuj homoj ludas kontraŭ Vi, kaj Vi ludas kontraŭ ĉiuj homoj. Ho, ĝi estas tre interesa afero. Ĝi estas tre rafinitaj iroj sur la ŝaka tabulo. Ridi Vi devas, doktoro Jeddler, nur tiam, se Vi gajnas; kaj ankaŭ tiam ne tro multe. Ha, ha, ha! ne tro multe", ripetis Snitchey, balancante la kapon kaj fermetante unu okulon, kiel se li volus aldoni: "sed tion ĉi Vi povas fari!"

"Nu, Alfred", ekkriis la doktoro, "kion Vi diros al tio ĉi?"

"Mi diros nur", respondis Alfred, "ke la plej granda komplezo, kiun Vi povus fari al mi kaj, mi pensas, ankaŭ al Vi mem, estus, se Vi iam provus meti en forgeson tiun ĉi kampon de l' batalo kaj aliajn similajn por la pli granda kampo de l' batalo de l' vivo, sur kiun la suno lumas ĉiun tagon."