Paĝo:Dobrzański - Al mokantoj, 1912.pdf/6

Ĉi tiu paĝo estis validigita

Kaj jen jam preta la argumento: lingvo artefarita? ja ĉiu lingvo disvolviĝas organike, dum jarcentoj, evolucie…

Aliafoje — ho, kiom da rido kaj da amuzo estis tiam, kiam iu, kvazaŭ por amuzo, konstruis feran, vapormovan ĉevalon, nomatan „lokomotivo“ kaj feran rajd-ĉevalon, kies nomo estas „biciklo“.

Ja ĉiu vilaĝa infano scias, ke ĉevalo evoluas, se ne dum jarcentoj — sed ĉiuokaze sur vojo natura, organika kaj, ke oni ne povas konstrui ĝin en laborejo, kaj fine — fari ĝin el fero!

Ho ve, menso nemalheligita per terminoj replikos tion, dirante, ke lingvo natura estas nomata tiel, ĉar ĝi estas kreata „nature“, „dum jarcentoj“ kaj lingvo artefarita tial, ke ĝi estas „artefarita“. Natura truo en ŝtono fariĝas „organike“ „dum jarcentoj“ — laŭ proverbo „gutta cavat lapidem“, sed tio tute ne malebligas fari en ŝtono pli bonan, nome „artefaritan“ truon — per ĉizilo, en daŭro de kvaronhoro.

La solidulo deklaras: mi atendos ĝis la afero decidiĝos…

Se ĉiu volus atendi, kion aliaj ne faros, ekzistus nenia progreso, ni eĉ regresiĝus, mizeriĝus, sovaĝiĝus kaj fine mortus de malsato.

Feliĉe ekzistas la socioj kaj la homoj, kiuj ne postrigardas „aliajn“, sed mem pensas, kreas, laboras.

Atendu, ho vi alkutimiĝintaj pacience atendi!

Ĉiu argumentas konforme al sia karaktero kaj vidpunktoj. La speco de homoj „solidaj“ opinias, ke oni ne povas ekkoni la lingvon esperantan sen