Paĝo:Dobrzański - Al mokantoj, 1912.pdf/8

Ĉi tiu paĝo estis validigita

versaj aferoj — tiam li estas tiel okupita, kvazaŭ li mem estus partoprenanta en la agado. Tiom da farotaĵoj! Ĉu oni povas havi tempon por io ajn alia? Oni devas scii, ke „sociulo“ havas naturon molan, reveman, en sia imago li agas, laboras; tiom da pli gravaj aferoj… Li ne havas tempon!

Oni lasu lin en trankvilo! Ne por „molaj“, revemaj naturoj estas kreitaj la ideoj, por kiuj oni devas batali.

En malfacila laboro pasigas tempon ordinare tiuj, al kiuj majstroj turnas sin pro apostolado. Kiu neniam nenion faras kaj nenion faris, kies laboro rezultas de ricevitaj de malantaŭe — ekpuŝoj, kies laboro estas kiel rezista sintreno de bovido, kiun tiras buĉisto — tiu ne havas tempon! Ĉar „nenionfarado“ estas tre serioza, subtila, traiga afero. Kiel akvo ĝi plenigas la plej malgrandajn anguletojn de ujo, ĝi same plenigas la tutan tempon — ĉiun minuton, sekundon, momenton. Sed nenia laboro estas tiel traiga kiel senlaboro, kaj tial ĉiu vera laboranto rimarkas, ke en lia vivo estas multe, eĉ tro multe da momentoj, kiuj vane perdiĝas; li rimarkas, ke en la vivo, kiel en malzorge, senorde plenigita trezorujo, ekzistas multe da loko, kiun oni povus plenigi per io bona.

Jen estas la kaŭzo, ke nia „solidulo“ ne havas tempon. Sed ĝin havis okupitaj de gravaj aferoj — rektoro Boirac kaj prof. Baudouin de Courtenay kaj prof. Benedikto Dybowski kaj mortinto d-ro Emil Javal, eminenta kuracisto kaj nobla homo, kaj ankaŭ jam mortintaj Elizeo Réclus, Julius Verne, respektinda maljunulo — filozofo Ernest Naville kaj multe, multe