da aliaj… Sed eĉ ne parolante pri la eminentuloj, sufiĉas trarigardi ian ajn esperantan adresaron por konvinkiĝi, kiom da efektivaj, veraj laborantoj — de universitataj profesoroj ĝis ordinaraj laboristoj — havis la tempon. Ili ne estas riĉuloj! Riĉuloj havas sufiĉe da zorgo pri sia sata ventro; efektive, la ventro de riĉulo havas tian naturon, ke ĝi postulas pli da zorgo. Kiam dum la Kongreso en Boulogne-sur-Mer oni difinis 8 frankojn da kotizo por la festeno — ne ĉiuj kongresanoj povis permesi al si tian elspezon.
Kiu parolus: „Esperanto estas bona por riĉuloj, havantaj monon kaj tempon“, tiu ankaŭ ne forgesu diri: „Veturi el Varsovio al Krakovo — vagonare? — tio estas bona por riĉaj, havantaj multe da mono kaj tempo; kiu ilin ne havas, devas veturi per simpla fiakro“.
Ĉiaj plibonigaĵoj en la vivo estas antaŭ ĉio afero koncernanta homojn malriĉajn. Al riĉuloj estas bone sen progreso.
Same okazas kun la lingvo internacia artefarita, helpa. Bezonas ĝin — verdire — scienculoj, vojaĝantoj, komercistoj k. t. p., sed antaŭĉio bezonas ĝin homoj malriĉaj, malriĉaj socioj, kaj ĉi-tiu eta, gaja popolo kun sia pasia scivolemo pri mondaj fenomenoj, kun sia neniam kontentigebla „kial?“.
Jen vi sciu, memoru, ke germanoj nomas kapon — „der Kopf“, francoj — „la tête“, romanoj — „caput“, grekoj — „he kefale“…
Kaj tiel lerna tago post la tago, semajno post la semajno, jaro post la jaro… Kaj ĉu trovos sin neniu, kiu sincere konfesus, ke tia edukado estas peko