Paĝo:Dodge - Flugado alimonden, 1938.pdf/13

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

al la Tero kaj tiu al la Luno estas egalaj. (La scienca fakto estas ke ĉia korpopezeco estus kaj restus malaperinta, dum la tuta vojaĝo, post eliro el la atmosfero).

La interesa romano „La milito de l’ mondoj” (aŭtoro la fama angla verkisto H. G. Wells) ankaŭ uzas kanonpafon por alporti al nia termondo kelkajn loĝantojn de la planedo Marso. Kaj ili ankaŭ neglektas trovi ian kusenon por mildigi la falegon sur la Teron! Sed posta romano de Wells („La unuaj homoj sur la Luno”) postulas alian rimedon por la traspaca vojaĝado. Lia kemiisto eltrovis novan substancon tute miraklan, kiu havas la econ esti netransirebla al la „radioj de graviteco”. Ĝi do povas ŝuti ombron de malpezeco sur la intermondan ŝipon. Interesega rakonto. Sed kontraŭscienca.

La usona multmilionulo John Jacob Astor (kiu perdis la vivon en 1912 per la subakviĝo de la vaporŝipo „Titanic”) verkis en 1894 fantazian romanon kun titolo: „Vojaĝo en aliaj mondoj”. En tiu libro la intermonda trafiko estas ebligata per mistera (al scienco nekonata) forto kiun li nomas „apergy”. Tiu angla neologismo estas vorto grekdevena, kun signifo „disiga energio”, do la rekta malo de graviteco.

Kaj la nuntempa usona verkanto de popularaj sensaciaĵoj, Edgar Rice Burroughs, kiam li estis verkonta kelkajn novelojn pri „sango-kaj-tondro”-similaj aventuroj, laŭdire sur la planedo Marso, decidis eviti la malfacilan problemon de fizika vojaĝado per uzo de kvazaŭ-psikologia metodo por subita transporto de surteruloj al la marsa surfaco.

La supraj ekzemploj (povus esti citataj eĉ pliaj) sufiĉas por emfazigi la kontraŭsciencan kaj ĝenerale