Paĝo:Dodge - Flugado alimonden, 1938.pdf/15

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj la forto de la kontraŭa puŝo estas precize proporcia al la rapideco de la grasa elfluo. Ĉar en malplenaĵo la gasoj rezultantaj pro la eksplodado povas des pli rapidege elkuri, la repuŝo sentata de la ujo estas des pli forta.

Por plua klarigo, nur imagu pafilon libere ŝvebantan ie en malplena spaco inter la mondoj. Se la pafilo pezas 10,000 gramojn, kaj se ĝi elpelas 10-graman kuglon kun rapideco de 1,000 metroj je sekundo, la pafilo mem komencas moviĝi en kontraŭa direkta unu metron ĉiusekunde. Se estas elpelata dua kuglo, la pafilo gajnas duan sekundmetron da rapideco. Kaj se la pafilo povus pafi sufiĉe ofte, estas nenia limo por la rapideco kiun laŭ teorio la pafilo povus tiel gajni.

Alivorte, ni diras kutime ke „la pistolo forpafas la kuglon”. Sed egale oni pravus, dirante ke „la kuglo forpafas la pistolon”.

Kompreneble la raketo ne estas ordinara pafilo, kaj ĝi ne elpafas solidajn kuglojn. Sed la raketo estas ujo, en kiu gasoj rapidege ekestiĝas per eksploda brulado de la enhavo. Kaj la elkuregantaj gasoj funkcias, kvazaŭ ili estus serio de kugloj.

Nur la principon de la raketo ni klarigas en tiu ĉi ĉapitreto. Praktikaj detaloj troviĝos en ĉapitretoj 5 kaj 6.


4. Kalkuladoj pri rapideco.

Kvankam la raketo donas laŭ teorio tute racian rimedon por efektivigi intermondajn vojaĝojn, tamen la praktikaj malfacilaĵoj estas ja teruraj. Por ke ni komprenu tion pli klare, ni duonigu la solvotaĵon.