Paĝo:Dodge - Flugado alimonden, 1938.pdf/16

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

En nia infaneco ni ĉiuj konis raketojn, sed nur kiel artfajraĵojn, kiuj povis peli sin supren eble 75—100 metrojn en aeron, kun „sviŝ”-zuma sonokaj postlaso de fajrera trenaĵo. Nu, en nia generacio iuj antaŭvidas ke la venonta paŝo en la evoluo de rapida vojaĝado eble estos grandega raketo, enhavanta hermetikan kajuton por pasaĝeroj, kiu supreniros en la stratosferon (tre maldensan supran atmosferon) kaj tiam rapidege sin pelos horizontale, eble 500 metrojn ĉiusekunde, ebligante vojaĝon de Novjorko al Parizo en 3—4 horoj.

Sed rimarkende estas ke inter la nur artfajraĵa raketo de nia infaneco kaj la prirevata raketŝipo por interkontinenta vojaĝado, devas okazi eltrova evoluo komparebla al la evoluo inter la primitiva pistolo kaj la nunaj plej grandaj kanonoj.

Tio tamen estos nur la unua el du necesaj paŝoj de evoluo. Ĉar inter la venonta raketŝipo, transflugonta oceanojn kaj landojn, kaj la posta supera raketŝipo, kiu unuafoje atingos alian mondon, estos preskaŭ netaksebla plua paŝo de necesa evoluo. Se ŝipo en la stratosfero (supra atmosfero), kapabla por doni al si rapidecon de nur 500 metroj ĉiusekunde, sin direktus ne horizontale sed vertikale, ĝi atingus pluan altecon de nur 13 kilometroj, kaj tiam refalus teren. Sed la Luno konservas kondcifere 400,000-kilometran distancon de la Tero. Kaj la planedo Marso tre malofte havas distancon de malpli ol 60,000,000 kilometroj.

Feliĉe, la malfacilaĵoj kaŭzataj de la grandegaj distancoj ne estas ĉiuaspekte tiel teruraj kiel unuavide ili ŝajnas. Ĉar post kiam la raketŝipo estos venkinta la gravitkampon (altirforton) de nia termondo, ĝi daŭros aŭtomate en sia flugvojo. Alivorte, la ŝipo mem fariĝos