Paĝo:Dodge - Flugado alimonden, 1938.pdf/17

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

eta kvazaŭa planedo kaj povus iri en propra orbito tute ĉirkaŭ la Sunon. Havu nur la orbito tian formon ke ĝi kruciĝos ie kun la orbito de la celata mondo, kaj la funkciado de naturaj leĝoj alportos finfine la ŝipon al loko kie la celata mondo iam sin trovos. Kompreneble, por sukcesa flugo al alia mondo, ne estas sufiĉe ke la ŝipo transiru ties orbiton (naturan vojon). Ĉar la flugo devas esti tiel lerte datumita ke la ŝipo atingos certan lokon, kiam la celata mondo efektive estos tie! Alivorte, kiel la kuglo elĵetita el pafilo povas ne trafi la birdon, tiel raketŝipo povus ne trovi la deziratan planedon. Ve tiam al la pasaĝeroj, vojperdintaj en senlima spaco! Lertegaj celado kaj navigacio estos necesaj.

Kvankam la malfacileco de vojaĝado trans milionojn da kilometroj ne estas rekte mezurata laŭ la distanco, la baroj kontraŭ sukceso estas gravegaj. La raketŝipo devas gajni dum kelkaj minutoj ĉe la komenco de la flugo sufiĉan rapidecon (11 sekundkilometrojn) por neŭtraligi la realtirpovon de nia termondo, kaj sufiĉan aldonan rapidecon por trairi la interplanedan spacon en ne tro multaj monatoj. Dum la transiro, la raketo devos elspezi iom da energio por navigaciaj servoj, gvidetante la ŝipon iomete dekstren aŭ maldekstren por nepre atingi la malgrandan celon en vasta malplena spaco.

Kaj kiam la ŝipo apudiĝos al la celata mondo, ekaperos nova danĝero — katastrofa falego sur ties surfacon. Tiun danĝeron la ŝipo devos venki per taŭgaj rimedoj. Por surgrundiĝo sur mondo ne havanta ian atmosferon (ekz., nia luno) la sola rimedo por eviti la katastrofon de falego estos funkciado de la raketo en direkton kontraŭan al la falo. (Ĉe la Luno, tio signi-