Paĝo:Dodge - Flugado alimonden, 1938.pdf/18

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

fas kontraŭan rapidiĝon de 2,4 sekundkilometroj). Sed ĉe planedoj, kiuj havas atmosferon (ekz., Marso, Venuso, kaj nia terglobo), la sendanĝera surgrundiĝo espereble efektiviĝos kun kompare malgranda elspezo de raketforto. Ĉar la atmosfero povos esti lerte uzata kiel bremso; kaj la ŝipo glitflugos oblikve malsupren (teknike dirite, ĝi „volplanos”) kiel aeroplano antaŭ sia surteriĝo.

Kompreneble la raketŝipo devos havi, kiam ĝi komencos la ekflugon for de nia mondo, sufiĉe da brulmaterialo (eksplodaĵo) por efektivigi la plirapidigon necesan por ĉiaj supre listigitaj servoj. Kaj ĝi prefere devus havi ioman plusaĵon kiel „faktoron de sendanĝereco”.

Nun ni entreprenu proksimuman kalkuladon de la tuta rapidiga forto kiun, ĉe la komenco de la flugo, la brulaĵo kunportata de la raketŝipo devas havi por diversaj celoj. La nuna kalkulado estos iel amatora afero kaj ne pretendas definitivan matematikan rigorecon. Ĉar, inter aliaj faktoroj de necerteco, estas detaloj eventuale decidotaj pri direkto de la flugo, longedaŭra aŭ malpli longtempa vojaĝo, grandeco de la necesa rezervaĵo de brulmaterialo por sendanĝerigo, ktp. Sed la subaj ciferoj havas sufiĉan validecon por skizi proksimume la koncernan problemon. La ciferoj estas kalkulitaj en „sekundkilometroj” de efektivigebla rapideco.

1. Por sendi kuglon for de la Tero kaj faligi ĝin sur la Lunon — 10 sek-km.

2. Por sendi ŝipon al la Luno kaj surgrundigi ĝin tie senkatastrofe — minimume 13 sek-km. (Sed pli prudente estas kalkuli pri 15 aŭ eĉ 16).

3. Por vojaĝo al la planedo Marso, aŭ al Venuso,