Paĝo:Dodge - Flugado alimonden, 1938.pdf/20

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

homoj, en intermonda ŝipo, kredeble transflugos kaj metos la piedon sur la surfacon de Marso. Ankaŭ de Venuso. Sed tiuj pioniroj ne revenos al sia malnova hejmo. Se ili pereos en tre fora mondo, kiel martiroj de esplorado, eĉ tio ne estos neutila. Ĉar antaŭ la pereo, ili estos studintaj vid-al-vide la kondiĉojn sur mondoj sensacie novaj; kaj ili estos resendintaj treege deziratan informon al la homfrataro sur nia termondo. Sed, por pli entuziasmiga revo — se ni kuraĝos nutri esperon la plej brilan —, la pioniroj, anstataŭ perei, eĉ fondos kolonietojn, kiel semojn de „novaj homaroj”, sur la cititaj novaj mondoj. (Pri la malfacilaĵoj de tia koloniado, kaj pri la kredo ke tiuj — kiom ajn gravegaj — ne estas esence nesupereblaj, vidu ĉapitretojn 8, 9, 10).


5. Nunaj eksperimentoj.

La faktoj trovotaj en la nuna ĉapitreto, kaj en la 6-a, estas ĉefe elĉerpitaj el libro verkita en 1935 de s-ro P. E. Cleator (elp. Klit’r), direktoro de esplorstudo por „Scientific Research Syndicate of Great Britain” (Scienca Priesplorada Unio de Granda Britujo). Li estas samtempe prezidanto de la Brita Interplaneda Asocio. La libro titoliĝas: „Rockets through space” (Raketoj traspacaj).

La tri plej elstaraj pioniroj en eksperimentado kun pliperfektigitaj modernaj raketoj komencis laborojn en la fruaj jaroj de nia jarcento, ĉiu sendepende de la du ceteraj. Ili estas: Profesoro Robert H. Goddard (Usono); Profesoro Hermann Oberth (Germanujo); kaj Profesoro Robert Esnault-Pelterie (Francujo). En 1935 jam ekzistis ĉirkaŭ dek „interplanedaj societoj”, troviĝ-