Paĝo:Dodge - Flugado alimonden, 1938.pdf/23

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la „ŝipo” kaj ĝia ŝarĝo finfine surgrundiĝos sur alia mondo, ĉar la multfoje pli granda ceteraĵo de l’ enkomenca raketo estos forbrulinta kaj perdita en spaco — kaj ĉefe en la unuaj kelkaj minutoj de la flugo. La 10-tunan ŝelon kun 10-tuna enhavo, s-ro Cleator postulas kiel necesan por subteni dum la aventuro la vivon de nur kvar personoj. Sed mi opinias ke, se la vojaĝo ne estos tro longedaŭra, eble povos esti pli ol kvar pasaĝeroj.

La sekvantaj ciferoj estas laŭ la kalkuladoj en la citita libro. La simpla raketo, nomata la „unua” unuo aŭ ŝtupo en la raketara kunaĵo — sed fakte funkcionta laste — estos 80-tuna konstruaĵo, nome, 10-tuna ŝelo aŭ „ŝipo” (enhavanta la ŝarĝon de 10 tunoj) kaj 60 tunoj da brulmaterialo. La rapideco, kiun tioma provizo da eksplodaĵo povos doni al la „ŝipo”, estas kalkulita je 4 kilometroj ĉiusekunde.

Sed por gajni rapidecon de 8 kilometroj ĉiusekunde, anstataŭ nur 4, oni devos komenci la flugon kun kompleksa raketo, konstruita en du unuoj. La „unua” unuo estos la 80-tuna objekto supre skizita. Sed ĉe komenco de l’ flugo, tiu ripozos en multe pli granda konstruaĵo, la „dua unuo” de l’ raketo. La laste dirita pezos mem 560 tunojn, nome, 80 tunojn da ŝelo kaj 480 tunojn da eksplodkapabla brulaĵo. La rolo de la dua unuo estos ke, per iom-post-ioma forbrulado de siaj 480 tunoj de eksplodaĵo, ĝi donos rapidecon de 4 sekundkilometroj al la „unua unuo”. Farinte tion, la malplena ŝelo de l’ dua unuo malkunigos sin kaj komencos fali al tero. Sed sammomente la 80-tuna unua unuo komencos eksplodigi la 60 tunojn de sia brulmaterialo, kaj tiel gajnos por la „ŝipo” 4 aldonajn sekundkilometrojn.