Paĝo:Dodge - Flugado alimonden, 1938.pdf/25

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Por vojaĝo al unu el la plej proksimaj planedoj — ĉu Marso, ĉu Venuso — sed sen ia espero reveni al nia termondo, oni devas kalkuli pri fluganta konstruaĵo de kvin unuoj, pezanta ĉirkaŭ 330,000 tunojn. Tiu eble ne superas la maksimuman pezon de konstruaĵon kiun la lertaj inĝenieroj de l’ estonteco povos igi eksalti rapidege kaj senkatastrofe supren, for de la Tero. Ni povas do permesi al ni la kredon ke iam en generacioj ne tro malproksimaj nia homaro sukcesos sendi plurajn ambasadorojn por esplori la tri plej proksimajn mondojn — Luno, Marso, Venuso — kaj por reveni de la Luno al la Tero.

Sed por surgrundigi sur Marson aŭ sur Venuson ne nur ŝipeton kun kelkaj homoj, sed raketŝipegon kapablan, reveni al nia termondo, ni devas paroli ne pri 5-ŝela raketaro (300,000-tuna) nek pri 6-ŝela (2,500,000-tuna) sed almenaŭ pri raketara sistemo de 7 unuoj kaj pezo de pli ol 20,000,000 tunoj. Ĉu estas kredeble ke homoj konstruos kaj senkatastrofe funkciigos tian? Jes, se temas pri la ĉiomo de estonta tempo. Sed ne en la baldaŭa estonteco.

Se tiaj estas la malfacilaĵoj, promesantaj nur vojaĝon de malmultaj homoj al nova mondo kiu ajn, kaj nuligantaj ĉian esperon pri vojaĝo kun reveno — escepte de la Luno — oni povas demandi: „Sed ĉu ne povos esti eltrovata pli facila aŭ pli efika rimedo por venki la spacon inter la mondoj?” La libro „Raketoj traspacaj” mencias kelkajn kiuj povas esti pripensataj — sed ne tre priesperataj.

La sola fundamenta plibonigo estus nova eksplodmaterialo, multe pli forta kaj pli efika ol la miksaĵo de fluidaj oksigeno kaj hidrogeno. Sed kiel trovi tian? La