Paĝo:Dodge - Flugado alimonden, 1938.pdf/28

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kurtenaj, kiam ili sin trovas en la ŝipflanko al la Suno, enlasante la sunradiojn. Ili estu kurtenitaj, kiam ili estas en flanko de la ŝipo kontraŭa al la Suno.

d. Aero por spirado. Sufiĉa provizo de kunpremita oksigeno estu preta en tuboj. Malpuraĵoj estu forlavataj el la aero per ĉeesto de kemiaj sorbiloj.

e. Meteorŝtonetoj. Ili ja ĉiam kaj grandnombre flugadas en la interplaneda spaco, kun rapidecoj multfoje superantaj la kanonkuglan. Eĉ unu el ili povus kaŭzi katastrofon, sendube. Sed grandaparte la danĝero estas evitebla. La meteorŝtonetoj flugas ĉirkaŭ la Suno en svarmoj. Ekster la svarmoj, izolaj ŝtonetoj estas kompare maloftaj. Per antaŭkalkulado de la vojo, la raketŝipo ĉiam evitu la svarmojn. Tiam laŭkrede la danĝero dum vojaĝo al la Luno estos nur unu en miliono; kaj dum vojaĝo al planedo, unu en dekmilo.

f. Sendo kaj ricevo de informo inter la fluganta raketŝipo kaj la Tero. Interkomunikado estos tre dezirinda, certe. La uzo de radio-ondoj sendataj de la tersurfaco estas reflektataj returne al la tersurfaco, kiam ili estas atingintaj la plej altajn nivelojn de la atmosfero. Sed oni kredas ke tre mallongaj ondoj, sendataj de la Tero vertikale, eliras el la atmosfero, kaj ili povus alporti informon al la raketŝipo dum la longa interplaneda flugo. Sammaniere la enŝipuloj resendos al la Tero sciigojn pri la vojaĝo.


8. Kion fari sur Marso?

Ĉar vojaĝoj de esplorado al Marso, aŭ al Venuso, kun reveno al Tero, ŝajnas tiel malfacilegaj ke ili apartenos al la malproksima estonteco, ni devas esplori la pli ro-