Paĝo:Dodge - Flugado alimonden, 1938.pdf/29

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mantikan ideon pri koloniado. La vojaĝo sen reveno estos multe pli facila kaj pli baldaŭ plenumebla.

La strangeco de la vivkondiĉoj sur ĉiuj „ne-teraj” mondoj ne tro timigu nin; ĉar la homa kapablo sin adapti al nekutimaj kondiĉoj estas ja mirinda.

La mondo „Marso” estas al scienculoj la plej bone konata el ĉiuj planedoj. Ĝi estas ankaŭ la plej ofte priparolata en popularaj publikaĵoj. Sed la du vidpunktoj — la scienca kaj la populara — ne ĉiam kongruas.

La jaro (rondiro de sezonoj) de Marso estas 22½ monatoj. Ĝia tago enhavas 24 horojn kaj 37 minutojn. La forto de sunbrilo, kvankam iom varianta, estas je meza cifero kvar naŭonoj de la nia. Atmosfero ekzistas, sed estas tre maldensa. En la atmosfero la provizo de oksigeno ŝajnas esti malgranda. Kaj la provizo de akvovaporo certe estas tre malgranda.

Laŭ temperaturo, la tagoj estas tre kontrastaj al la noktoj. En tropikaj regionoj la tagmeza temperaturo similas al nia printempo; sed la nokta temperaturo falas al tiu de niaj ĉirkaŭpolusaj vintroj. Blankeco, kvazaŭ de neĝo, aperas aŭtune kaj vintre en la altaj latitudoj, kaj grandaparte ĝi malaperas en somero; sed laŭkrede ĝi efektive estas nek neĝo nek dika glacio, sed nur tre maldika prujno. Tio rezultas el la treega sekeco de la planedo.

Antaŭ 20—30 jaroj, pluraj sciencistoj kredis, aŭ almenaŭ konjektis, pri ebla ekzisto sur Marso de inteligentaj kaj tre lertaj loĝantoj, la tiel nomataj „Marsanoj”. Laŭ tiu kredo, ili fosis longajn rektajn „kanalojn” por akvumado de la dezertaj kampoj laŭ la kanalbordoj. La uzata akvo, laŭ la teorio, devenis el somero degelado de altaj neĝtavoloj ĉirkaŭ la polusoj. Sed nun