Paĝo:Dodge - Flugado alimonden, 1938.pdf/30

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tiu kredo preskaŭ forvelkis. Pruvite estas ke la noktaj temperaturoj estas pli teruraj ol tiam oni supozis. Estas pruvite anka ke la arkta kaj antarkta blankaĵoj ne estas altaj neĝamasoj, sed verŝajne nur prujno. Krome, oni nun kredas ke la rektaj linioj (tra supoze akvumitaj kampoj) „vidataj” per teleskopoj estas nur iluzio de la okuloj.

Sed ĉu efektive estas ia indiĝena vivo sur Marso? Tio estas necerta, sed tre kredeble tia povas ekzisti. Ja tion sugestas certaj kolorŝanĝoj de la pli malhelaj regionoj de la planedo, dum la ciklo de l’ sezonoj. La indiĝenaj vivantaĵoj, se tiaj ekzistas, povas esti nur tre simplaj, humilaj formoj. Eble nur likenoj kaj malaltaj specoj de insektoj, kiel sur la sudpolusa kontinento de nia Tero. Tamen oni ne povas malkonfesi la eblecon ke estos trovataj sur Marso vivspecoj iom pli altrangaj ol la nura likeno-insektaĉa kategorio. Ĉar kiu povas fiksi la limon de la sinadapta povo de vivo, kiam ĝi batalas dum centoj da jarmilionoj kontraŭ kondiĉoj kiuj minacas ekstermi ĝin? Eble do la indiĝena surmarsa vivantaro troviĝos en tre strangaj formoj.

Nu, kion povos fari homaj koloniistoj (en la komenco nur 8 aŭ 10 aŭ 12) sur mondo kia ni opinias Marson? Nur morti, vi diras? Mia kredo estas alia. Akvo estas ja tre malofta. Sed oni povos kolekti kaj trezorigi ĝin. La aero estas netaŭga por homaj pulmoj. Sed en la domoj, per kemiaj metodoj, la homaj enloĝantoj povos purigi kaj pliriĉigi ĝin; kaj eksterdome oni portos aerujon sur la dorso. La temperaturo estas ofte tre malvarmega. Sed la sunbrilo dum la tagoj estas fonto de forto, kaj de varmo trezorigota por la nokto. Indiĝenaj manĝaĵoj eble mankos. Sed en halegoj kun vitraj tegmentoj oni kreskigos legomojn kaj grenojn.