Paĝo:Dodge - Flugado alimonden, 1938.pdf/31

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La problemo de daŭra homa loĝado sur Marso estas treege malfacila. Sed kiu kuraĝos diri „neebla”?


9. Venuso — planedo de mistero.

Pri la mondo, kiu estas foje la bela „Vespera Stelo”, kaj foje la „Matena Stelo”, ni ne scias ĉiom de la plej gravaj faktoj. Je grandeco ĝi similas nian terglobon; kaj ĝi havas atmosferon. Ŝajne la planedo estas ĉiam nubkovrita, tiel ke tra la nuboj oni apenaŭ povas ekvidi ion. Tio emas kredigi pri ebla granda oceano, kaj ne tro multe da landsurfaco. La planedo ricevas, kompare al ni, duoblan sunlumon. Estas do certe ke partoj de Venuso havas klimaton tro varmegan por nia komforto. Tamen devas esti aliaj regionoj kiuj ne estas tro varmaj. Sed la distribuo de lumo kaj mallumo, de varmo kaj malvarmo, estas nekonata.

Laŭ unu teorio, apogata de multaj astronomoj, Venuso turnas ĉiam unu flankon al la Suno, same kiel nia luno montras ĉiam la saman vizaĝon al la Tero. Se tiel estas, kie estos trovata la regiono kie la temperaturo estos favora al homa vivo?

Kompreneble ne en la ĉiam senluma duonsfero, kie malvarmego devas regadi. Kaj certe ne apud la centro de la ĉiam lumhava duonsfero, kie la Suno staras eterne kaj senmove en alta loko de la ĉielo. Sed inter la regiono de troa varmego kaj la duonsfero de eterna nokto devas esti zono de mildaj temperaturoj, ĉirkaŭanta la tutan planedon, kie la senmova Suno staras ĉiam tre malalte super la horizonto.

Sed estas alia teorio, nun proponata de pluraj sciencistoj. Ili konjektas ke Venuso ja havas tagojn kaj noktojn, kiel ni, sed tre longajn. Eble estas nur unu aŭ