Paĝo:Dodge - Flugado alimonden, 1938.pdf/37

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
12. La spirita signifo.

Nun fine, el ĉiu ĉi longa kaj intensa klopodado estonta, kia fundamenta utilo sin elmontros por pliriĉigo de l’ komuna homara vivo? Kontentigo de homa scivolemo, eble vi diros? Jes, certe. Kaj eĉ tio sufiĉus. Sed ĝi ne estas ĉio.

Granda signifo ekaperas en la fakto ke tiuj plej grandiozaj entreprenoj, tute idealaj, ne povos efektiviĝi sen kunlaborado de internacie pacigita homaro. Kiel longe la nacioj devos malŝpari ĉiujn financajn fortojn por kontraŭmiliti la najbaron, tiel longe la nevizititaj mondoj alvokos vane. Sed paradokse oni povus aserti ke iam „la efiko povas veki la kaŭzon”. Ĉar la psikologoj parolas pri la „elpela forto de nova granda intereso”. Ĉu ne estas do espereble ke la iama forta ekflamo de tutmonda deziro, venki la barojn kiuj katenas nin al la unu nun posedata mondo, efikos mem, ĝis grado perceptebla, por inklinigi la tuthomaran koron al tia aranĝo, flanke de la gentoj, de siaj intergentaj rilatoj kia ebligos tutmondan kunlaboradon kaj la intermondan triumfon?

Sed nun ni turnu la atenton al la tempodaŭro, post kiam la intermonda venko estos gajnita. En nia nuna epoko la homa koro suferas pro troa malplivastiĝo de nia mondo. Novaĵoj rondiras ĝin de horo al horo, anstataŭ de jarcento al jarcento. Niaj antaŭuloj havis ĉiam ĉirkaŭ siaj menso kaj koro la riĉe inspiran misteron de la nekonato — de la nekonato en geografia senco. En tiuj pratempaj epokoj oni ĉiam povis atendi la aperon de sopirata nova bonfaranto en esplorista rolo, — kaj Odiseo, Hanno, Marko Polo, Vasko da Gama, Kolombo, Magelano, Livingstone, eĉ novtempe