Paĝo:Dodge - Flugado alimonden, 1938.pdf/38

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Peary de la norda polusa kaj Amundsen (kaj Scott) de la suda poluso. Kiaj riĉaĵoj de fantazio, de mistero tute fe-landa, ludis belan rolon en la homa koro, kiam la mondo estis ankoraŭ tiel vasta, tiel neesplorita!

Tiu tempo nun ŝajnas malaperinta. Sed ni povas realvoki ĝin! Precipe se fondiĝos kolonioj de nia homa raso sur la vizitotaj mondoj. La resendo de informo el la kolonioj al la surteruloj estos malfacila. Nur plej gravaj detaloj estos baldaŭ konigataj al ni per radio-ondoj vertikale sendataj el alia mondo (vertikale, por ne esti reflektataj al la sendata mondo, fare de l’ spegulo de la supra atmosfero, kiel ordinaraj radio-ondoj). La mistera inspiro de la nekonato ĉiam daŭros, premiante nur paŝo post paŝo la klopodantan homaron per ero post ero de nova certeco.

Fine, la vivo de homaro en plej ĝenerala senco estos pliriĉigita alimaniere per la kolonioj sur la grundo de aliaj mondoj, ĉar estas natura leĝo ke kutimoj de konduto kaj de penso, nuancoj de filozofio kaj de idealoj, varias vaste inter si, responde al diversecoj en la ĉirkaŭaĵo — en la spirita atmosfero de viv-cirkonstancoj. Atendas do por nia homaro — ankoraŭ „en la sino de l’ estonteco” — multaj kaj diversaj spertoj spertendaj, pensoj pensendaj, eblecoj de nobla vivado enkarnigendaj, kiuj sen la kresko-kampo de multspecaj restadejoj neniam aldonus sin al la spiritaj trezoroj de historio.

Estu do la vera patrolando de nia homaro ne la unu kaj malgranda terglobo nun la nia, sed kampo pli vasta, hejmlando pli spertodona, ĉar pli diversenhava!

Pli bone, se tiel.