Kaj ravita per ŝiaj rakontoj la gardisto forgesis raporti pri ŝi al la veziroj.
Sed Fabelon oni jam ekvidis el la fenestroj de la palaco.
— Vidu, tie estas Fabelo, la multkolora Fabelo!
Kaj Dĵiaffar, la granda veziro, diris, karesante sian barbon kun rideto:
Ĉu tiu virino deziras vidi la padiŝahon? Enkonduku ŝin! Ni ne devas timi la elpensaĵojn. Tiu, kiu faras tranĉilojn, ne timas ilin.
Kaj Harun-Al-Raŝid mem, aŭdinte la gajan tumulton, demandis:
— Kio okazis tie? Antaŭ kaj en la palaco? Kion signifas la aklamoj? La tumulto?
— Venis Fabelo. En miraklojn vestita Fabelo, kiun aŭskultas nun en Bagdad ĉiuj, de maljunuloj ĝis malgranduloj kaj neniel povas satigi sin per la aŭdataj mirindaĵoj. Fabelo venis al vi, ho, ordonanto!
— Alaho sola estu la ordonanto! Mi deziras aŭdi la samon, kion aŭdas ĉiu mia regnano. Enkonduku Fabelon!
Kaj ĉiuj pordoj, eltranĉitaj el eburo, ornamitaj de perlamoto, malfermiĝis antaŭ Fabelo.
Meze de riverencoj de la korteganoj kaj teren falintaj sklavoj Fabelo venis al la kalifo Harun-Al-Raŝid.
Li akceptis la belulinon kun gaja rideto.
Kaj Vero en la aspekto de Fabelo aperis antaŭ la kalifo.
Li diris, afable ridetante:
— Parolu, infano mia, mi aŭskultas vin!
— Allaha-akbar! Ci kreis Veron.
— Veron ekkaptis deziro viziti palacon.
— La palacon de Harun-Al-Raŝid mem!
— Vero ĉiam atingos sian celon!
— Kysmet![1]
- ↑ Sortodestino.