Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/22

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pezo». La tasko de klasifiko do estas selekti necesajn kaj ĝustajn ideojn el ĉiuj aliaj.

Por planece internacie unuecigi la komprenon de science-teknikaj terminoj, por internacie koordinite enkonduki internaciajn terminojn, similajn laŭ formo kaj laŭ iliaj elementoj, por efektivigi ĉi tion — necesas anticipa klasifiko de koncernaj science-teknikaj ideoj. Nur tiamaniere estas eble starigi certan sistemon de klasifikitaj ideoj kaj samtempe tiujn ideojn precize disapartigi.


31. Universalaj klasifikaj sistemoj

Klasifika metodo, kiel metodo de sistemigo de homaj scioj, ideoj kaj konceptoj, kiel metodo-plifaciliganta revuon kaj analizon de fenomenoj kaj objektoj, estis aplikata ankoraŭ antikvatempe. La neceso de klasifiko aperis en ĉiuj sciencoj tuj post unuaj provoj fari sistemigitan revuon de tiuj fenomenoj kaj objektoj, kiujn pritraktis koncerna branĉo de scienco.

Praktiko de klasifika metodo restis senŝanĝa kaj konsistis ĉiam en divido de ideoj en grupojn kaj subgrupojn laŭ kelkaj fikse starigitaj kriterioj.

Plej alloge estus starigi unu universalan klasifikon por ĉiuj ideoj, objektoj, agoj, kaj aranĝi tiamaniere ĉiujn homajn sciojn laŭ unu harmonia universala sistemo.

Provoj konstrui tiajn «universalajn klasifikojn» estis farataj ankoraŭ de Platono kaj Aristotelo en antikva tempo, kaj poste dum la lastaj jarcentoj de Fr. Bacon, D’Alambert, Ampere A. Cont k.a.

311. Universalaj klasifikaj nomenklaturoj

Plej multaj provoj solvi la problemon pri universala logika klasifiko estis farataj dum 17-a kaj 18-a jarcentoj.

Multaj tiutempaj scienculoj, reprezentantoj de venanta al potenco burĝaro, fundamentintoj de la plejmulto el la nuntempaj sciencoj, — aparte atentis la problemon de universala klasifiko. Tiu klasifiko — laŭ ilia imago — devis esti helpilo por organizi internaciajn rilatojn kaj unuavice por organizi la internaciajn sciencajn rilatojn.

3111. Descartes

René Descartes «unu el plej famaj reprezentantoj de dialektiko dum 17-a jarcento» (difino de Engels en «Anti-Düring») estis la unua, kiu en letero de la 20. 11. 1629 al abato Mersenne precize formulis la starigitan problemon: «necesas laŭmetode sistemigi ĉiujn konceptojn, ideojn simile al metode starigita laŭorda vico de nombroj.