Paĝo:Drezen - Zamenhof, 1929.pdf/12

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

lamon». Ĝuste tiuj kaŭzoj ĝin kreas. La ekonomia konkurado de diversnaciaj financistoj kaj entreprenistoj — estas ĉiam prezentata kiel konkurado inter nacioj kaj gentoj. Samtempe la klasoj ekspluatantaj lerte organizas gentan malamon inter la klasoj malsuperaj de la socio, ĉar sub tiu ŝirmo estas faciligata ekspluatado de tiuj klasoj malsuperaj kaj estas malfortigata ilia povo por organizita kontraŭstaro al la tendencoj ekspluatistaj.

Same eraris Zamenhof, kiam en la j. 1913 li asertis ke «lingva ŝovinismo estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de malamo inter homoj»[1].

Li en tiu frazo anstataŭis kaŭzon per la sekvo, ĉar ŝovinismo mem estas sekvo de la nuntempaj sociaj rilatoj kaj tute ne ĝia kaŭzo.

Tia grandigo de la genta kaj lingva problemo, malakceptata de seriozaj laborantoj kaj batalantoj sur la kampo de la sociaj reformoj, — estis la ĉefideo, kiun kun la lingvo akceptis kiel aksiomon la unuaj pioniroj de la nova lingvo.

Ĉirkaŭ tiu ideo grupiĝis la unua areto de esperantistoj, kaj tiu ideo estis la liganta por ili centro.

Same kiel la idealismo Zamenhofa instigis lin kaj helpis al li doni skizon de la principoj, sur kies bazo komenciĝis kaj pluen progresis esperanto, same la «interna ideo de esperantismo» instigis unuan grupeton de esperantistoj batali por esperanto, uzi ĝin kaj tiamaniere konduki ĝin al tia grado de perfekteco, kiam ĝi jam povis esti prenita kaj uzita de rondoj pli vastaj, konsiderantaj lingvon kiel simplan instrumenton kaj forĵetantaj la tutan «socian idearon» Zamenhofan.

Zamenhof blindigita de siaj ideoj, ofte ne povis rimarki la ekzistantajn kontraŭdirojn inter siaj asertoj kaj la vivo reala.

En sia parolado dum la VI Internacia Kongreso de

  1. D-ro L. L. Zamenhof «Deklaracio pri Homaranismo», Madrid, 1913, p. 11.