Paĝo:Drezen - Zamenhof, 1929.pdf/33

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ke tiu ĝin konservu ĝis la fino de Ludovikaj Universitat-studoj.

La patro, nekomprenanta ideojn de sia filo kaj ilin ne simpatianta, bruligis la verkon[1].

En la j. 1881, kiam L. L. Zamenhof tion eksciis, li kuraĝe eklaboris por prepari novan lernolibron de Universala lingvo. Post la j. 1881 kaj ĝis la j. 1887 Zamenhof ne ĉesis ŝanĝi kaj modifi la lingvon — konforme al tiuj eksperimentoj, kiujn li faris kun ĝi, kiel tradukisto kaj verkisto.

En letero al N. Borovko Zamenhof skribis: «dum ses jaroj mi laboris perfektigante kaj provante la lingvon, kvankam en la j. 1878 al mi ŝajnis ke la lingvo jam estas tute preta».

Tiu persisteco helpis al plua progreso de la verko Zamenhofa. Forestis rapideco simila al la lingvo-krea laboro de Schlever — aŭtoro de Volapük, kiu fakte skizis la lingvon dum unu nokto sendorma, kaj ĝin finpreparis en daŭro de kelkaj monatoj[2].

Nur du laborantoj sur la kampo mondlingva elmontris la saman persistecon kiel Zamenhof: J. Sudre[3] — aŭtoro de Solresol dum la jaroj 1817—1862, kaj C. Letellier[4], preparinta dum la jaroj 1852—1886 4 volumojn dikegajn.

Tamen tiuj pioniroj de la ideo sciis kaj sukcesis realigi nur la postulon unuan pri facileco de la gramatiko.

En letero al N. Borovko Zamenhof asertas ke, tiel longdaŭre eksperimentante kun sia lingvo, li fine trovis kaj eksentis «spiriton de la lingvo». Certe temis ne pri iu spirito sed pri trovo, certegrada kutima ekuzo de la lingvaj formoj plej oportunaj, simplaj kaj kompreneblaj.

Rezulte li povis en raporto al la Kongreso de Franca

  1. E. Privat «Vivo de Zamenhof». London, 1920. pp. 58, 65.
  2. R. Kniele, «Das erste Jahrzehnt des Weltsprache Volapük», Ueberlinger B. 1889. p. 4.
  3. J. Sudre, «Langue musicale universelle», Paris, 1866.
  4. C. L. A. Letellier, «Cours Complet de langue universelle». Caen, 1852—55, 4 vol.