Paĝo:EO Lidja Zamenhof - La Ĉe-kurso en Arnhem.pdf/2

Ĉi tiu paĝo estis validigita

kursanoj kapablos forgesi la vortojn: „ĉu la cigaro plaĉas al vi?“, se laŭ la „hispana etiketo“, la jesan respondon sekvas: „sinjoro, la cigaro apartenas al vi“. Kaj la cigaro efektive ekapartenas al la lernanto, kiu rajtas eĉ, se tio plaĉas al li, tuj ekfumi ĝin. Aŭ kiu forgesos la funebran lecionon, kiam s-ro Ĉe malfermis la ĵus alportitan al li nigrarandan koverton kaj en granda silento tralegis: „Kara amiko! Hieraŭ mortis (klarigo: estis, sed ne estas) mia... kato!“

La devizo de s-ro ĉe estas: fari travivaĵon el ĉiu leciono, el ĉiu nova regulo. Kaj ne nur por la „kunikloj de la eksperimento“ — tiuj, kiuj ĝis nun tute ne komprenis Esperanton, sed ankaŭ por ni, malnovaj esperantistoj, la kurso estis ĉarma travivaĵo.

Mi bezonus multe da tempo kaj multe da loko sur la paĝoj de „Pola Esperantisto“, por dividi kun vi, karaj legantoj, ĉiujn miajn impresojn. Cetere ĉiaj rakontoj pri la Ĉe-kurso estas palaj kompare kun la kurso mem.

Mi deziras al vi, ke vi ĉiuj mem travivu tian kurson. La 23-a Universala Kongreso okazos en Krakovo. Kelkajn semajnojn antaŭe venos en la urbon la „granda homo kun malgranda nomo“ kaj laŭ la reguloj de etiketo prezentos sin al la lernantaro:

„Mi estas Andreo Ĉe!“

Lidja Zamenhof.