Paĝo:EO Lidja Zamenhof - La golemo.pdf/2

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

lemo, kaj la fajro, kiu ardis en li, ekflamis en la argila brusto, naskis en ĝi vivon kaj ŝanĝis la argilon en karnon.

La miraklo plenumis sin.

Moviĝis la lipoj de l’ kreito, ekbrilis la okuloj, rozkoloro kovris la vangojn. La statuo levis sin, ekpaŝis kaj iris en la mondon. Bela estas ĝia korpo, malpezaj, graciaj la movoj. Ĝi iras inter la lingvojn, por ilin pacigi. Ĝi iras inter la homojn, por ilin unuigi, por varmigi ilin per tiu sankta flamo, kiu ardas en ĝia brusto.

Venis ventegoj, kiuj multajn fajrojn estingis. Venis uraganoj, kiuj multon rompis aŭ renversis. La koro de la kreinto ĉesis bati, sed la fajro ne pereis. Ĝi vivas novan vivon en la kreita lingvo kaj marŝas tra la mondo.

Kien ajn ĝi venas, oni rigardas ĝin kun sciemo. Sed estas homoj, kiuj diras: „Jes, ĝi estas bela, gracia, sed la fajro — tiu fajro, kiu en ĝi brulas — ĝi estas tute sebenzona“. Kaj ili metas sur la varman koron siajn kadavre malvarmajn manojn, blovas per moko, volas surŝuti, estingi la flamon.

Sed la sankta fajro estas pli potenca. Ĝi ne lasas sin estingi, ĝi brulas ĉiam per flamo egale hela, egale varma. Kaj se venus iam malfeliĉa momento, en kiu ĝi estingiĝus, la bela kreaĵo mortus. Ĝiaj lipoj rigidiĝus, la okuloj perdus la brilon, paleco kovrus la vangojn. Kaj la viva karno refariĝus argilo kaj disfalus en cindrojn, kiujn ventoj forblovus de la mondo.

Tial, ho samideanoj, ne estingu la fajron!

Lydja Zamenhof.