Paĝo:EO Universo 1910-06.pdf/21

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Vienon, por iom refreŝigi siajn medicinajn sciojn, kaj en Novembro li kun sia familio denove transloĝiĝis Varsovion. Li tie luis loĝejon en la plej malriĉa kvartalo de Varsovio (strato Dzika No 9, kie li loĝas ankoraŭ nun), kie neniu kuracisto-specialisto iam loĝis, ĉar la pacientoj tie pagas tro malmulte kaj pli bonstataj personoj ne volas tien veni. Li komencis akceptadi la malriĉajn pacientojn, dediĉadi al ili sian tutan atenton, por akiri ilian konfidon; li penis per ĉiuj fortoj, ke oni forgesu, ke li estas aŭtoro de ia lingvo, ke oni vidu en li nur kuraciston.

Estas tute kompreneble, ke, malgraŭ ĉia penado, la unua tempo ne povis ankoraŭ doni ian bonan rezultaton. Sed Zamenhof konsciis, ke por li tio estas la lasta, absolute la lasta provo, ke se li nun ne sukcesos, li havos plu nenian esperon en la vivo. Tial liaj nervoj estis tiam terure ekscititaj kaj li fariĝis preskaŭ freneza. Ŝajnis al li tiam, ke tio estas la lastaj tagoj de lia vivo. Ĉiuj penoj de lia familio, por konsoli lin, estis vanaj. Ĉiumonate li devis akcepti de sia bopatro kelkan sumon da mono, kaj ĉiufoje tio estis por li infera sufero. Ĉar en Grodno liaj enspezoj estis pli grandaj kaj liaj elspezoj pli malgrandaj, tial li konstante faradis al si akrajn riproĉojn, kial li forlasis Grodnon. Al la suferoj financaj aliĝis ankoraŭ nostalgio, ĉar post kvarjara vivado en la provinco de sia naskiĝo Zamenhof jam ne sentis sin en Varsovio tiel hejme, kiel antaŭe. De tempo al tempo li penadis konvinki sin mem, ke li tute ne faris la „frenezan“ transloĝiĝon, ke ĉio estas sonĝo, ke li baldaŭ vekiĝos kaj vidos sin denove en sia Grodna loĝejo ĉe la strato Policejska.

Sed post la paso de unu jaro la cirkonstancoj fine komencis pliboniĝi. La nombro de la pacientoj de Zamenhof komencis regule kreski. Fine en la jaro 1903 Zamenhof atingis tiun feliĉan momenton, kiam liaj enpezoj jam tute kovris liajn elspezojn, kiam li kun ĝoja koro povis diri al sia bopatro: „mi plu ne bezonas helpon“, kaj kiam li denove kun tute pura konscienco povis komenci energian laboradon por Eperanto. Tio estis eble la plej feliĉa jaro en la vivo de la geedzoj Zamenhof. En la jaro 1905 Zamenhof havis jam la eblon (la unuan fojon post 20 jaroj) fari al si kelksemajnan libertempon kaj entrepreni kun sia edzino vojaĝon al la Bulonja kongreso.

Nun la vivo de Zamenhof estas jam trankvila. Li laboras tre multe, ĉar lian tutan tagon okupas lia profesio kaj la tutan vesperon li laboras por Esperanto. Sed malgraŭ lia granda laborado