Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/7

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ANTAUPAROLO

Malmulton la esperantistaro scias pri la belga literaturo. La kaŭzo estas plej simpla: maloftaj estas la verkoj de belgaj verkistoj, kiuj estas tradukitaj esperantlingve. Kaj tamen, tiu literaturo estas riĉega kaj ankaŭ tute originala. Malprave multaj opinias, ke la belga literaturo estas stilimitaĵo de la franca verkmaniero. Granda estas ilia eraro. Ĉu la nomoj de Charles de Koster, la verkinto de la senmorta Tyl Ulenspiegel, Camille Lemonnier, la kreinto de la fama Viro, Émile Verhaeren, la poeto de la admirinda Tuta Flandrio, Pierre Broodcoorens, la romanisto de La Ruĝa Sango de la Flandranoj, Edmond Picard, la majstro de la Scenoj de la Juĝa Vivo, ne sufiĉas por pruvi la originalecon de la belga literaturo? Se ne, la nomo nur de Georges Eekhoud atestus venke pri tio! Ĉar Georges Eekhoud estas certe la plej originala kaj propra belga verkisto.

Ni do ĝoju pro la apero en Esperanto de verko de tiu majstro. Multaj el liaj verkoj estas mondfamaj, ekz. Kermesoj; Escal-Vigor, Miaj Komunuigoj; Kees-Doorik ktp.

Georges Eekhoud naskiĝis en la jaro 1854. Li travivis junaĝon senĝojan, senaman. Li lernis malami la progreson, la kazernojn, la modernajn gazetojn, la malliberejojn. Li amas la popolon, li amas la vagabondojn.