Paĝo:Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto. Warszawa, 1894.pdf/13

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ej marque le lieu spécialement affecté à… ex. preĝi prier—preĝejo église; kuiri faire cuire—kuirejo cuisine | place of an action; e. g. kuiri cook—kuirejo kitchen | Ort für…; z. B. kuiri kochen—kuirejo Küche; preĝi beten—preĝejo Kirche | мѣсто для…; напр. kuiri варить—kuirejo кухня; preĝi молиться—preĝejo церковь | miejsce dla…; np kuiri gotować—kuirejo kuchnia; preĝi modlić się—preĝejo kościoł.
labori travailler | labor, work | arbeiten | работать | pracować.
ad marque durée dans l’action: ex. pafo coup de fusil—pafado fusillade | denotes duration of action; e. g. danco dance—dancado dancing | bezeichnet die Dauer der Thätigkeit; z. B. danco der Tanz—dancado das Tanzen | означаетъ продолжительность дѣйствія; напр. iri идти—iradi ходить, хаживать | oznacza trwanie czynności; np. iri iść—iradi hodzić.
sen sans | without | ohne | безъ | bez.
ĉesi cesser | cease, desist | aufhören | переставать | przestawać.
inter entre, parmi | between, among | zwischen | между | miedzy.
afero affaire | affair | Sache, Angelegenheit | дѣло | sprawa.
feliĉa heureux | happy | glücklich | счастливый | szczęśliwy.
fojo fois | time (e. g. three times etc.) | Mal | разъ | raz.
ĉerpi puiser | draw | schöpfen (z. B. Wasser) | черпать | czerpać.
tre très | very | sehr | очень | bardzo.
proksima proche, près de | near | nahe | близкій | blizki.
loko place, lieu | place | Ort | мѣсто | miejsce.
porti porter | bear, carry | tragen | носить | nosić.
n marque l’accusatif et le lieu où l’on va | ending of the objective, also marks direction towards | bezeichnet den Accusativ, auch die Richtung | означаетъ винит. падежъ, а также направленіе | oznacza przypadek czwarty, równiez kierunek.
kruĉo cruche | pitcher | Krug | кувшинъ | dzban.


§ 14.


Mi havas cent pomojn.—Mi havas centon da pomoj.—Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj.—Mi aĉetis dekduon (aŭ dek-duon) da kuleroj kaj du dekduojn da forkoj.—Mil jaroj (aŭ milo da jaroj) faras miljaron.—Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon.—Por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon, t. e. (=tio estas) dek frankojn.—Kvinoble sep estas tridek kvin.—Tri estas duono de ses.—Ok estas kvar kvinonoj de dek.—Kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn; tial du metroj kostas kvar kaj duonon frankojn (aŭ da frankoj).—Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aŭ tricent-sesdek-sesono de jaro.—Tiuj ĉi du amikoj promenas ĉiam duope.