Paĝo:Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto. Warszawa, 1894.pdf/16

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra.—Ni estas homoj.—Vi estas infanoj.—Ili estas rusoj.—Kie estas la knaboj?—Ili estas en la ĝardeno.—Kie estas la knabinoj?—Ili ankaŭ estas en la ĝardeno.—Kie estas la tranĉiloj?—Ili kuŝas sur la tablo.—Mi vokas la knabon, kaj li venas.—La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi.—La infanoj ploras, ĉar ili volas manĝi.—Knabo, vi estas neĝentila.—Sinjoro, vi estas neĝentila.—Sinjoroj, vi estas neĝentilaj.—Mia hundo, vi estas tre fidela.—Oni diras, ke la vero ĉiam venkas.—En la vintro oni hejtas la fornojn.—Kiam oni estas riĉa (aŭ riĉaj), oni havas multajn amikojn.


ci tu, toi | thou | du | ты | ty.
anstataŭ au lieu de | instead | anstatt, statt | вмѣсто | zamiast.
uzi employer | use | gebrauchen | употреблять | używać.
tranĉi trancher, couper | cut | schneiden | рѣзать | rznąć.
il instrument; ex. tondi tondre—tondilo ciseaux; pafi tirer (coup de feu)—pafilo fusil | instrument; e. g. tondi shear—tondilo scissors | Werkzeug; z. B. tondi scheeren—tondilo Scheere; pafi schiessen—pafilo Flinte | орудіе; напр. tondi стричь—tondilo ножницы; pafi стрѣлять—pafilo ружье | narzędzie; np. tondi strzydz—tondilo nożyce; pafi strzelać—pafilo fuzya.
ruso russe | Russian | Russe | русскій | rossjanin.
ĝardeno jardin | garden | Garten | садъ | ogród.
voki appeler | call | rufen | звать | wołać.
voli vouloir | wish, will | wollen | хотѣть | chcieć.
fidela fidèle | faithful | treu | вѣрный | wierny.
vero vérité | truth | Wahrheit | истина | prawda.
vintro hiver | winter | Winter | зима | zima.
hejti chauffer, faire du feu | heat (vb.) | heizen | топить (печку) | palić (w piecu).
forno fourneau, poële, four | stove | Ofen | печь, печка | piec.


§ 17.
La feino (Daŭrigo).


Kiam tiu ĉi bela knabino venis domen, ŝia patrino insultis ŝin, kial ŝi revenis tiel malfrue de la fonto. “Pardonu al mi, patrino,” diris la malfeliĉa knabino, “ke mi restis tiel longe”. Kaj kiam ŝi parolis tiujn ĉi vortojn, elsaltis el ŝia buŝo tri rozoj, tri perloj kaj tri grandaj diamantoj. “Kion mi vidas!” diris ŝia patrino kun grandega miro. “Ŝajnas al mi, ke el ŝia buŝo elsaltas perloj kaj diamantoj! De kio tio ĉi venas, mia filino?” (Tio ĉi estis la unua fojo