Paĝo:Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto. Warszawa, 1894.pdf/18

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

min en mia ĉambro, kaj ŝi lavis sin en sia ĉambro.—La infano serĉis sian pupon; mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo.—Oni ne forgesas facile sian unuan amon.


kuri courir | run | laufen | бѣгать | biegać, lecieć.
vespero soir | evening | Abend | вечеръ | wieczór.
ĉu est-ce que | whether | ob | ли, развѣ | czy.
edzo mari, époux | married person, husband | Gemahl | супругъ | małżonek.
montri montrer | show | zeigen | показывать | pokazywać.
nova nouveau | new | neu | новый | nowy.
vesti vêtir, habiller | cloth | ankleiden | одѣвать | odziewać, ubierać.
mem même (moi-, toi-, etc.) | self | selbst | самъ | sam.
zorgi avoir soin | care, be anxious | sorgen | заботиться | troszczyć się.
gardi garder | guard | hüten | стеречь, беречь | strzedz.
gasto hôte | guest | Gast | гость | gość.
akompani accompagner | accompany | begleiten | сопровождать | towarzyszyć.
ĝis jusqu’à | up to, until | bis | до | do, aż.
serĉi chercher | search | suchen | искать | szykać.
pupo poupée | doll | Puppe | кукла | lalka.
forgesi oublier | forget | vergessen | забывать | zapominać.
facila facile | easy | leicht | легкій | łatwy, lekki.


§ 19.
La feino (Daŭrigo).


“Estus tre bele,” respondis la filino malĝentile, “ke mi iru al la fonto!”—“Mi volas ke vi tien iru,” diris la patrino, “kaj iru tuj!” La filino iris, sed ĉiam murmurante. Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la loĝejo. Apenaŭ ŝi venis al la fonto, ŝi vidis unu sinjorinon, tre riĉe vestitan, kiu eliris el la arbaro kaj petis de ŝi trinki (tio ĉi estis tiu sama feino, kiu prenis sur sin la formon kaj la vestojn de princino, por vidi, kiel granda estos la malboneco de tiu ĉi knabino). “Ĉu mi venis tien ĉi,” diris al ŝi la malĝentila kaj fiera knabino, “por doni al vi trinki? Certe, mi alportis arĝentan vazon speciale por tio, por doni trinki al tiu ĉi sinjorino! Mia opinio estas: prenu mem akvon, se vi volas trinki.”—“Vi tute ne estas ĝentila,” diris la feino sen kolero. “Bone, ĉar vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon, ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi parolos, eliros el via buŝo aŭ serpento aŭ rano.”


us marque le conditionnel (ou le subjonctif) | ending of conditional in verbs | bezeichnet den Konditionalis (oder Konjunktiv) | означаетъ условное наклоненіе (или сослагательное) | oznacza tryb warunkowy.