Paĝo:Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto. Warszawa, 1894.pdf/33

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
§ 33.


Mia frato ne estas granda, sed li ne estas ankaŭ malgranda: li estas de meza kresko.—Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo.—Haro estas tre maldika.—La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo.—Tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono.—Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn.—Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita.—Ni forte malestimas tiun ĉi malnoblan homon.—La fenestro longe estis nefermita; mi ĝin fermis, sed mia frato tuj ĝin denove malfermis.—Rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba.—La tablo staras malrekte kaj kredeble baldaŭ renversiĝos.—Li staras supre sur la monto kaj rigardas malsupren sur la kampon.—Malamiko venis en nian landon.—Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron.—La edzino de mia patro estas mia patrino kaj la avino de miaj infanoj.—Sur la korto staras koko kun tri kokinoj.—Mia fratino estas tre bela knabino.—Mia onklino estas bona virino.—Mi vidis vian avinon kun ŝiaj kvar nepinoj kaj kun mia nevino.—Lia duonpatrino estas mia bofratino.—Mi havas bovon kaj bovinon.—La juna vidvino fariĝis denove fianĉino.


mezo milieu | middle | Mitte | средина | środek.
kreski croître | grow, increase | wachsen | рости | rosnąć.
dika gros | thick, fat | dick | толстый | gruby.
larĝa large | broad | breit | широкій | szeroki.
lumi luire | light | leuchten | свѣтить | świecić.
mola mou | soft | weich | мягкій | miękki.
turmenti tourmenter | torment | quälen, martern | мучить | męczyć.
senti ressentir, éprouver | feel, perceive | fühlen | чувствовать | czuć.
beni bénir | bless | segnen | благословлять | błogosławić.
nobla noble | noble | edel | благородный | szlachetny.
rekta droit, direct | straight | gerade | прямой | prosty.
kurba courbe, tortueux | curved | krumm | кривой | krzywy.
kredi croire | believe | glauben | вѣрить | wierzyć.
renversi renverser | upset | umwerfen, umstürzen | опрокидывать | przewracać.
monto montagne | mountain | Berg | гора | góra.
kampo champ, campagne | field | Feld | поле | pole.
koko coq | cock | Hahn | пѣтухъ | kogut.
nepo petit-fils | grandson | Enkel | внукъ | wnuk.
nevo neveu | nephew | Neffe | племянникъ | siostrzeniec, bratanek.