Paĝo:Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto. Warszawa, 1894.pdf/40

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

helpas al ni.—Ŝi edziniĝis kun sia kuzo, kvankam ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono.—En la printempo la glacio kaj la neĝo fluidiĝas.—Venigu la kuraciston, ĉar mi estas malsana.—Li venigis al si el Berlino multajn librojn.—Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis.—Mi ne pendigis mian ĉapon sur tiu ĉi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la ĉapon, kaj ĝi, flugante, pendiĝis sur la branĉoj de la arbeto.—Sidigu vin (aŭ sidiĝu), sinjoro!—La junulo aliĝis al nia militistaro kaj kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj.


koto boue | dirt | Koth, Schmutz | грязь | błoto.
broso brosse | brush | Bürste | щетка | szczotka.
ruĝa rouge | red | roth | красный | czerwony.
honti avoir honte | be ashamed | sich schämen | стыдиться | wstydzić się.
solena solennel | solemn | feierlich | торжественный | uroczysty.
infekti infecter | infect | anstecken | заражать | zarażać.
printempo printemps | spring time | Frühling | весна | wiosna.
relo rail | rail | Schiene | рельса | szyna.
rado roue | wheel | Rad | колесо | koło (od woza i t. p.)
pendi pendre, être suspendu | hang | hängen (v. n.). | висѣть | wisieć.
ĉapo bonnet | bonnet | Mütze | шапка | czapka.
vento vent | wind | Wind | вѣтеръ | wiatr.
blovi souffler | blow | blasen, wehen | дуть | dąć, dmuchać.
kapo tête | head | Kopf | голова | głowa.
branĉo branche | branch | Zweig | вѣтвь | gałąź.


§ 40.


En la daŭro de kelke da minutoj mi aŭdis du pafojn.—La pafado daŭris tre longe.—Mi eksaltis de surprizo.—Mi saltas tre lerte.—Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko.—Lia hieraŭa parolo estis tre bela, sed la tro multa parolado lacigas lin.—Kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan, sed baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis.—Li kantas tre belan kanton.—La kantado estas agrabla okupo.—La diamanto havas belan brilon.—Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo.—La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiu oni preĝas, estas preĝejo.—La kuiristo sidas en la kuirejo.—La kuracisto konsilis