Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
La sonoriloj
Mi amas ilin, mi aŭdas ilin,
Kiel mi aŭdas la murmuron de l’ vento,
La murmuron de l’ fonto
Aŭ la beon de l’ ŝafido.
Kiel la birdoj, ili,
Tuj kiam eklumas en la ĉielo
La unua radio de l’ mateniĝo,
Salutas ĝin per iliaj eĥoj.
Kaj en siaj notoj, kiuj disvastiĝadas
Tra la ebenaĵoj kaj montetoj,
Estas io simplanimeca,
Paca kaj alloga.
Se ili por ĉiam silentiĝus,
Kia malĝojo en la aero kaj ĉielo!
Kia silento en la preĝejoj!
Kia miro inter la mortintoj!