Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/100

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

1908 fondiĝis laŭ instigo de f-ino Schroder Centra Dana E-ista ligo (CDEL). 1909 fondiĝis »Aalborg EK« (prez. E. Friis), »EK de Vejle« (M. Packness), »Randers EK« (serĝento Rasmussen), »Konversacia Klubo de Aarhus« (Chr. Heilskov) kaj en 1910 »ES de Esbjerg.«

La unua jarkunveno de danaj E-istoj okazis en Aarhus 1909. Poste en Kopenhago 1910, Odense 1911, Vejle 1912, Aarhus 1913, Horsens 1914, Odense 1915, Kopenhago 1916, Kolding 1919, Grenaa 1925, Sonderborg 1927, Odense 1928, Holbak 1929, Kopenhago 1930, Odense 1931, Aarhus 1932, Odense 1933.

Post la granda antaŭenpuŝo en 1907—09 la dana E-movado dum pluraj jaroj pli malrapide progresis. Tre notinda tamen estas la agado de E-oficejo en Kopenhago, kiu en la komenco de la milito tutmonda interrilatis kun la militantaj landoj kaj faris gravan kaj plejparte sukcesan laboron por serĉi vunditajn kaj malaperintajn homojn el ĉiuj landoj kaj doni informojn al iliaj parencoj.

Post la apero de Ido venis malfacila tempo por la dana E-movado. Multaj E-istoj transiris al Ido, i. a. prof. Jespersen, kiu en Kopenhago kaj per la gazetaro en la tuta lando gvidis fortan batalon kontraŭ E. Lia famo helpis lin; sed li ne sukcesis krei grandan Ido-movadon. Oni fariĝis skeptika pri la mondlingva problemo — jen la ĉefa kaŭzo de la multjara malprogresado de E en nia lando, fakte ĝis 1927, kaj post tiam denove kelkajn jarojn pro la apero de Novial(»Jesperanto« kiun vorton moke kreis unu el la Kopenhagaj gazetoj). Notinde estas, ke la kontraŭ-Ido-polemikon gvidis f-ino M. Moll, Kopenhago.

En la vintro 1925—26 okazis disaŭdigo de E-kurso per la danaj radiostacioj. Ĝin gvidis ĉefinstruistino Rybo. Grandamase estis aĉetataj lernolibroj, sed la radioestraro post kelkaj monatoj malpermesis tiun E-kurson (motivo: tro malmultaj interesas sin pri E.) Aŭtunon 1927 denove disaŭdiĝis E per la radio-stacioj, sed nur kiel ĉiusabata programresumo. 31 dec. 1927 vespere la dana radiofonio sendis saluton al eksterlando en aana, angla, franca, germana kaj E lingvoj. Post tiu tempo la radio-estraro ne plu volis permesi E-n.

Ne ekzistas multaj lernolibroj en dana lingvo. Tiuj de Chr. Nielsen kaj de Packness ne estas multe konataj. La plej bona estis la lernolibro de Skeel-Giorling. Unua eldono baldaŭ elĉerpiĝis kaj sekvis novaj; post la morto de la aŭtoro ĝi ne plu estis eldonata. En 1918 P. Zoffmann eldonis sian lernolibron; 1922 aperis dua eldono. 1924 aperis lernolibreto de M. Noll. 1930 aperis nova lernolibro de L. Friis.

Vortaroj. La unuan E-vortaron eldonis Skeel-Giorling (1907). En 1909 eldonis K. Bendix sian D-E vortaron. Post la morto de Skeel-Gidrling lia vortaro ne aperis en dua eldono, sed A. P. Dueholm eldonis bonegan E-D vortaron. 1922 P. Zoffmann eldonis sian vortaron kun Edana kaj dana-E partoj. Ĝi estas multe aĉetata de komencantoj, ĉar ĝi enhavas ambaŭ partojn, sed ĝi ne estas tiel detala kiel la aliaj. — Korespondan kurson, kiu konsistas el 6 lecionoj, eldonis CDEL en 1928. Kvankam ĝi estas tre konciza, ĝi tamen estis multe vendata pro vigla propagando.

Post fondiĝo de CDEL aperis multaj danaj E-gazetoj: 1907—12 Dana E_isto, red. A. Nissen, 1912—13 Danlando, sama redaktoro. Dum la mondmilito ne aperis dana E-gazeto. 1919—20 E-raporto de CDEL. 1920—22 denove ne ekzistis dana E-gazeto. 1922—26 aperis raporto pri dana E-movado en ,E’ de UEA 1926—28 eldonis P. Neergaard je propraj kostoj kaj risko »La Forta Voko«-n, sed ĉar li kontraktis kun la revuo »Sind og Samfund« pri aperigo de »La Forta Voko« en ĝi, decidis CDEL mem eldoni sian gazeton Dansk E-Blad (dana E-gazeto), redaktoro M. Palsberg, Aarhus.

E-ekzamenoj okazis jam en 1908, sed post tiam neniu partoprenis en ekzamenoj ĝis 1928, kiam CDEL ellaboris tute novan ekzamenregularon. Gi konsistas el 3 gradoj: I, II