Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/101

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj III. La lasta estas por kursgvidado. Per tiu nova regularo okazis multaj ekzamenoj en diversaj lokoj, kaj ofte kun granda aro da partoprenantoj.

La stato de CDEL en la fino de 1932 estas: 15 grupoj kun proks. 500 membroj. Kelkaj kluboj ne apartenas al CDEL, kaj izoluloj ne povas esti membroj de CDEL sen aniĝo al klubo. Entute estas venditaj proks. 15000 lernolibroj en Danlando.

En diversaj urboj fondiĝis laboristaj grupoj, kiuj ne apartenas al CDEL, sed intencas starigi propran landan organizon. R. Jorgensen, Aabyhoj, faris tiurilate grandan laboron.

En 1929 okazis Ĉe-kurso en Odense gvidata de T. Morariu. 1931 venis Ajo, Karlsruhe, al Danlando por je propraj kostoj kaj risko gvidi Ĉe-metodajn kursojn. Tion li tre sukcese faris. Li propagandis kaj instruis en Sonderborg, Lunderskov, Kotding, Aarhus, Aalborg kaj Randers. En somera ferio 1932 aranĝis L. Friis en Silkeborg ĉe-metodan kurson por geinstruistoj kun Ajo kiel gvidanto. Tiuj pli ol 30 geinstruistoj ne nur lernis ia lingvon, sed hejmenveninte preskaŭ ĉiuj propagandis kaj gvidis E-kursojn. Aŭtune 1932 alvenis Ĉe-instruistino M. Saxl, Berlin, por gvidi kursojn. ŝi instruis en Silkeborg, Aarhus, Aalborg, Hobro, Hjorring, Bronderslev, kaj Randers.

CHR. HEILSKOV kaj L. FRIIS.

Danzig. Libera urbo en la ŝtateto D. kun 238.000 loĝantoj. Laŭ UEA - 1928 pioniroj estis s-ino A. Tuschinski kaj L. Rajkovski. DEA estis fondita en 1907 de s-ino Tuschinski. Dum ĝia 25-jara ekzistado la Asocio plenumadis neinterrompitan varbad- kaj instrulaboron. Okazis kursoj en popolaltlernejo, krom tio por komercistoj, fervojistoj, tramistoj, soldatoj, policistoj, doganoficistoj ktp. En 1927 (28 jul.—4 aŭg.) tie okazis la 19-a UK kun 905 kongresanoj el 35 landoj sub la prezido de B. Aeltermann. Dum la malfermo C. Lindhagen, ĉefurbestro de Stockholm, parolis E-lingve. Oni plantis jubilean kverkon sur la E-Placo, kie staras ankaŭ E-monumento. Okazis enketo pri la lerneja instruado de E. Por E laboradas krom DEA ankaŭ Katolika, Laborista, Bontemplana kaj Pacifista Grupoj.


Darberi Francesco, italo, ŝtatoficisto; fondinto de entrepreno pri elektra lumigo de Tomboj. Nask. 29 marto 1861 en Roma, mortis 1 marto 1930. E-isto de 1903. En 1905 kunfondis E societon en Roma kaj estis prez. ĝis sia morto.


Datoj kaj faktoj pri la paca movado. De Nilsson . 1926, 48 p. »Laŭteme kaj laŭdate ordigita tabelo kaj informaro pri ĉiuj klopodoj, verkoj, organizoj, konferencoj celantaj al homara paciĝo. Laŭdinda traduko« (G. S., ,E’ 1926, p: 182.)


Davidov Georgo K., armeno. Nask. 1879 en Armavir (Norda Kaŭkazo). Al E aliĝis en 1892. En 1903 venis Urbon Saratov (Ruslando) kaj komencis tie fervoran propagandon. En 1905—07. D. subtenis multajn E-gazetojn, eldonis prop. broŝurojn kaj sigelmarkojn, E-igis kelkajn literaturaĵojn el kaŭkazaj lingvoj, sed famigis lin precipe lia unika E-biblioteko, por kiu li penis akiri ĉion presitan en aŭ pri E. En Berlin 1908 kaj en Wolfenbŭttel 1911 estis eldonita kompleta katalogo de la biblioteko de D. Ankaŭ estas atentindaj la statistikaj laboroj de D. pri eldonitaj E-lernolibroj, originala kaj tradukita E literaturo (»titolaroj«) kaj pri E-gazetaro. v. Biblioteko de Saratov.


Davidson Tellef, norvego, distrikta lernejestro. Nask. 1848, mortis 3 okt. 1921. Vojaĝinta sekr. de IOGT. Elokventa oratoro, kiu multe kaj lerte propagandis per paroladoj kaj per bontemplana gazetaro. E-isto de 1905. Ellaboris elementan korespondan kurson 1906 kaj fondis koresp. klubon 1907 kun sekcioj en 8 urboj. Verkis N-E vortareton, 1907.


Davis (dejvis) Robert Augustus, anglo, romkatolika pastro. Nask. 2 dec. 1860 en Bath. Prez. de Angla Ligo de Katolikaj E-istoj. Artikoloj en The E-ist, 1903. Ankoraŭ estas aktiva E-isto.


Decourt (dökur) Lucien, franco, prof. Nask. 3 majo 1868 en Mâcon,