Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/102

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mortis 31 dec. 1923 apud Paris. E-istigita de Bourlet kiam li estis prof. en la militista kolegio en La Flèche, li havis la ideon krei Federaciojn kaj organizis ilin. La unuaj estis fonditaj en 1907—08. Dek ekzistis en 1910.

Degen Artur, germano, popollerneja instruisto. Nask. 6 jun. 1879 en Leipzig. Ekzamena komisaro de la E Instituto por G. Vigla propagandisto en meza G per paroladoj, montro-lecionoj Laŭ la rekta metodo kaj per gvido de kursoj. Fondis en 1910 la Leipzigan E Instruistaron. Estis prez. de E Asocio de G Instruistoj. Fondis TAGE en Wien, 1924. Verkis: Kleines Lehrbuch , lernolibro, 1915; (kune kun Kotz) Vortareto E-G kaj G-E. E Lernolibro por popollernejoj, 1930—32; Du fabeloj de Grimm, 1929; La Sorĉistina Kanto, melodramo de Wildenbruch-Schillings, 1932.


Degenkamp (deĥenkamp) Gijsbertus Johannes, nederlandano, pentristo. Nask. 24 febr. 1895 en Utrecht. E-isto de 1915. Kunlaboris al Holanda Pioniro, Nederland-E , Holanda E-isto. Red. kun F. Faulhaber la lingvo-aldonon de Laborista E-isto; kaj Utreĥtan E -iston . Aŭtoro de Konsilanto pri E-gramatiko. Kursgvidanto kaj prez. de loka grupo.


Degon Paul, franco, d-ro, adv, en Neully-sur Seine. L. K., UEA-del. Kunlaboris je La Revuo kaj Jarlibro de UEA.


Deguĉi Onisabro, japano, ĉefo de Oomoto-ismo, prez. de Universala Homama Asocio. Nask. 12 jul. 1871 en vilaĝo Asao, Kyoto-hu. Eklernis E-n en 1923, kaj samtempe enkondukis ĝin en O-ismon, kiel la ĉefan lingvon por eksterlanda propagando de O. 1924 fondis E Propagandan Asocion en Kameoka. Verkis: Poemetaroj (por facila memorigo de E-aj vortoj), 1924.


Dejean (doĵan) Pierre, franco, scienculo. Nask. 11 jun. 1877 en Eussacles-Chateaux (apud Poitiers). Inĝeniero, li laboris ĉe la firmo Schneider (le Creusot) ĝis 1914. Post la milito li eniris en la Universitaton. Prof. ĉe la Scienca Fakultato en Grenoble, ktp. Sekr., poste prez. de grupoj kaj prez. de la Burgonia federacio ĝis 1912. Kreis en 1913 la sekcion de fizikistoj kaj ĥemiistoj de ISAE. En 1932 komitatano de ISAE. Fervora propagandisto. Sciencaj artikoloj en Scienca Revuo.


Deklaracio . Romano verkita de T. Ariŝima, el la japana trad. T. Toogu, 1924, 125 p. »Romano sub formo de leteroj interŝanĝitaj de du junuloj, kiuj fine malkaŝiĝas kiel amkonkurantoj. Adeptoj de psikoanalizo trovos argumentojn en la senkaŝa konfeso de junulo pri knabecaj amdeziroj.« (G. S., ,E’ 1924, p: 188.)


Deklaracio de Boulogne. En la unua kunsido de la 1-a UK en Boulogne-sur-Mer, 7 aŭg. 1905, Z legis sian deklaracion, kies teksto iom ŝanĝita de la komitato, estis prezentita al la kongresanoj de Boirac en la kvara kunsido en ĝia definitiva formo kaj akceptita de la kongreso. La D. fariĝis kvazaŭ lingva E-ista »Kredo«. Jen estas ĝia tuta teksto:

»ĉar pri la esenco de la Esperantismo multaj havas tre malveran ideon, tial ni subskribintoj, reprezentantoj de la Esperantismo en diversaj landoj de la mondo, kunvenintaj al la internacia kongreso Esperantista en Boulogne-sur-Mer, trovis necesa laŭ la propono de la aŭtoro de la lingvo Esperanto doni la sekvantan klarigon:

1. La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu »ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn«, donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia Esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas.

2. Ĉar en la nuna tempo neniu esploranto en la tuta mondo jam dubas pri tio, ke lingvo internacia povas esti nur lingvo arta, kaj ĉar el ĉiuj mult