Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/103

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

egaj provoj, faritaj en la daŭro de la lastaj du centjaroj, ĉiuj prezentas nur teoriajn projektojn, kaj lingvo efektive finita, ĉiuflanke elprovita, perfekte vivipova kaj en ĉiuj rilatoj pleje taŭga montriĝis nur unu sola lingvo, Esperanto, tial la amikoj de la ideo de lingvo internacia, konsciante ke teoria disputado kondukos al nenio kaj ke la celo povas esti atingata nur per laborado praktika, jam de longe ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ la sola lingvo Esperanto kaj laboras por ĝia disvastigado kaj riĉigado de ĝia literaturo.

3. Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun lingvon, tial Esperanto estas »nenies propraĵo«, nek en rilato materiala, nek en rilato morala.

Materiala mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo kaj ĉiu deziranto povas eldonadi en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajn verkojn, kiajn li deziras, kaj uzadi la lingvon por ĉiaj eblaj celoj; kiel spiritaj mastroj de tiu ĉi lingvo estos ĉiam rigardataj tiuj personoj, kiuj de la mondo Esperantista estos konfesataj kiel la plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj en tiu ĉi lingvo.

4. Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas de neniu aparta tiomo. Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de Esperanto havas, simile al la opinioj kaj verkoj de ĉiu alia Esperantisto, karakteron absolute [[gsp|privatan}} kaj por neniu devigan. La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj Esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo »Fundamento de Esperanto«, en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon. Se iu dekliniĝas de la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko, li neniam povas pravigi sin per la vortoj »tiel deziras aŭ konsilas la aŭtoro de Esperanto«. Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimita per tiu materialo, kiu troviĝas en la »Fundamento de Esperanto«, ĉiu Esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiei same, kiel estas farate en ĉiu alia lingvo. Sed pro plena unueco de la lingvo al ĉiuj Esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verkoj de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas ĝian spiriton.

5. Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva societo Esperantista por ĉiu Esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga.« 


Deklaracio pri homaranismo. De Z. 1913, 14 p. »Li ne nasku al matura E malpli aĝan fraton, kiu deprenas de Ia amata unuanaskito ia patrajn karesojn.« ktp. (N. K., L. 1. 1913, p: 469.)


Delegacio. En 1900 francoj L. Couturat kaj L. Leau, eluzante la lingvajn malfacilaĵojn, en int. kongresoj, dum tutmonda ekspozicio en Paris iniciatis Delegacion por alpreno de la lingvo int. La delegitoj 17 jan. 1907 fondis ĝin kaj ellaboris programon kun la celo — peti Int. Ligon de Akademioj (fonditan 1900) elekti Lingvon Int., aŭ, se tiu rifuzus, mem krei komisionon por la elekto. Ĝis okt. 1907 Couturat kolektis sub la deklaracio pri dezirindeco de lingvo int. subskribojn de 307 societoj kaj 1251 scienculoj. Multajn subskribojn havigis e-istoj. N. Evstifejev, rusa e-isto, monsubtenis Couturat per pluraj milfrankoj. Per tiu mono estis eĉ dungita ŝekretario, angla e-isto. Couturat diplomate asertis, ke E havas ĉiujn ŝancojn triumfi, kaj nur pro taktiko li ne malkovras sian laboron por E. En 1906 la Delegacio petis Int. Ligon de la Akademioj fari la elekton. 29 majo 1907 la lasta rifuzis, decidinte (12 kontraŭ 8 kaj 1 detena) ne pridiskuti demandon pri lingvo int. 25 jun. 1907 Couturat aranĝis elekton de 12-ana Komisiono de la Delegacio (la kandidatoj ricevis pli ol 242 voĉojn el 253 balotantoj kaj el 331 delegitoj). La e-istoj elektis dum la UK en Cambridge specialan komisionon por trakti kun la Delegacio. La Delegacia Komisiono kunvenis 18 foje en Paris 15—24 okt. 1907 por ekzameni la proponitajn sistemojn de lingvo int. Laŭ peto de Z mem E es-