Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/104

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tis defendata de L. de Beaufront, la 2-a patro de E. Ne povantaj veni Parizon kelkaj anoj sin anstataŭis per aliaj personoj. 24 okt. 1907 dum la lasta kunsido la ĉeestantaj 9 anoj W. Ostwald, L. Couturat, L. Leau, Baudouin de Courtenay, O. Jespersen, Dimnet, P. Hugon. O. Moch, Rodet ĉiesvoĉe akceptis principe E-n, sed sub la kondiĉo de kelkaj ŝanĝoj efektivigotaj de la Konstanta Komitato, laŭ la senco difinita en la konkludoj de la raporto de la sekretarioj (Couturat kaj Leau) de la komisiono kaj de la projekto »Ido«, provante interkonsenti kun la E-ista L. K. Samtage en la Konstantan Komitaton estis elektataj: W. Ostwald, prez., Baudouin de Courtenay, O. Jespersen anoj; L. Couturat, L. Leau, sekretarioj. Poste oni alelektis L. de Beaufront »pro lia speciala kompetenteco«. 2 nov. 1907 la Konstanta Komitato informis oficiale pri ĉio Z kaj E-istan L. K. kaj petis respondi antaŭ 6 dec. La decido prokrastiĝis, ĉar L. K.-anoj respondis malrapide. 14 dec. W. Ostwald deklaris, ke la Konstanta Komitato de nun agos libere kaj rezervas al si la rajton sin turni al la publiko en ĉiu formo opiniata utila. 7 jan. 1908 prez. de E-ista L. K., E. Boirac publikigis la respondon: el 61 L. K.anoj nur 8 plene aprobis la Delegacireformojn en E. 18 jan. li deklaris al la Konstanta Komitato, ke konsente kun Z kaj plimulto de la L. K.--anoj al E-istoj ne eblas fleksiĝi sub postuloj de la Delegacio. Samdate Z alvokis per »Cirkulera letero al ĉiuj E-istoj« resti fidelaj al E, ĉar nur per severa unueco estas akirebla konfido de la mondo. La tasko de la Delegacio estis nur elekti, sed ne reformi. 29 marto 1908 Z rifuzis la nomon E (reformita) por la nova lingvo. Oni ĝin poste nomis definitive »Ido«. Ĝis majo 1908 L. de Beaufront energie kontraŭbatalis reformojn en E. Nur tiam li demetis la maskon kaj deklaris, ke aŭtoro de Ido estas li. ĉ. 2O% de gvidaj E-istoj komence transiris al Ido. Poste la % de idistoj eks-E-istoj malkreskis ĝis 3—5%. El 307 societoj ĝis 1910 nur 14 aprobis Idon. La rompo inter la Delegacio kaj e-istaro estas klarigebla per tio, ke ambaŭ flankoj esperis venki apartiĝinte de la alipartianoj. T. INDRA.

Noto de M.C. Butler. La »Delegitaro« estis unu-homa afero, sen kunvenoj aŭ difinita regularo. La unu klara regulo, ke aŭtoroj de lingvoprojektoj ne rajtas partopreni, estis rompita. El la 12 membroj de la komitato nur du estis lingvistoj, kaj nur 4 partoprenis; oni aldonis nomojn de anstataŭantoj aŭ novaj membroj sen rajtigo. La fina rezolucio estis voĉdonita de nur tri el la 12 plus 4 anstataŭantoj kaj la sekretarioj. Oni sendis al la L. K. 25 kopiojn de la projekto, por disdoni ilin inter 100 membroj de la L. K. (loĝantaj ankaŭ ekster Eŭropo) kaj postulis respondon post unu monato.


Delegito de UEA, estas reprezentanto de la Asocio, plenumas la servopetojn de la membroj, enkasigas la kotizojn kaj laŭ propra iniciato klopodas por UEA en taŭga maniero kaj laŭ la cirkonstancoj. Ĝi estas honora ofico, plenumata por pruvi al la skeptika mondo la utilon de la lingvo per ĝia organizaĵo. Ĉiu membro de UEA rajtas uzi la servojn de la delegito. La servoj estas senpagaj, sed la uzanto devas repagi la elspezojn de la delegito, rezultantajn de la petita servo. Oni povas peti informojn pri komerco, industrio, trafiko, laboro, dungado, salajroj, vojaĝoj, turismo, instruado, junulaj, studentaj kaj virinaj aferoj ktp. Oni ne povas peti informojn pri komerca pagokapablo, morala indeco de persono (konfidencaj informoj). Tamen, tiuokaze la delegito rajtas interrilatiĝi kun loka agentejo, kiu sin okupas pri tio. La delegito ankaŭ rajtas rifuzi servojn, kies plenumon li juĝas kontraŭa al sia konscienco aŭ honoro. (Laŭ la praktitika gvidilo: La Servaro de UEA, 1932.)


Delegitoj rajtigitaj. v. Organizo.


Deligny (dolinji) Ernest, franco, licea prof. Nask. 9 dec. 1864 en Fauquembergues (apud Boulogne-sur-Mer). Direktis dum 30 jaroj sportajn societojn. Estis Volapükisto; li fariĝis E-isto en 1900. Propagandisto, fondis grupojn kaj, kun kelkaj samideanoj, la nordfrancan federacion (1908), kies prez. li estas. Kreis en 1908 la Norda