Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/105

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Gazeto, kiu ĉesis aperi en 1914 kaj reaperis en 1930. Ĝen. sekr. de la XII. U. Kongreso (Hago, 1920); organizis 4 E-ajn ekspoziciojn en Saint-Omer kaj Boulogne-sur-Mer. Li verkis Cours élémentaire d'E, 1905; Traduko el la greka lingvo: Ranratbatalo, 1908; La vivo de liceano, dialogoj 1925; Traduko de Dumas: Tri rakontoj, 1933.


Delmas Gabriel, franco, direktoro de presejo. Nask. 12 aŭg. 1861 en Bordeaux. Okupas sin ankaŭ pri teknika instruado, kaj precipe pri ekonomiaj kaj sociaj demandoj. Patro de la revuo »Sud-Ouest Economique«. Lia patro estis kreinta la famajn »Tableaux auxiliaires Delmas« (Delmas’aj Helpaj Bildoj) por instruado de vivantaj lingvoj per senpera metodo. Estante el la unuaj francaj E-istoj, D kreis tiajn bildarojn kun libreto koncerne la lingvon E, kun kunlaboro de Beaufront. Li publikigas artikolojn pri E.


Demandaro, pri la historio, literaturo kaj organizaĵoj de E por ekzamenoj. Kompilis R. de Ladevèze, reviziis kaj kompletigis A. Gölh. 1923, 112 p. Lerte aranĝita manlibreto.


Demarcy (domarsi) Leon, franco, juristo. Nask. 1 apr. 1860 en Breteuil (apud Amiens), mortis 25 febr. 1928. Propagandis fondante grupojn en Norda Francujo kaj skribante artikolojn. Verkis kun Dumenil L’ E sans maître, 1917.


Demarest (demare) Louis, franco, instruisto. Unu el la kunfondintoj de SPPE, 1898 kaj el la unuaj propagandistoj, nome en »journal des instituteurs«, 1899. Prezidis la grupon de Reims ĝis 1902, poste forveturis al Konakry (Gvineo).


Demidjuk G., ruso. Estis red. de La Nova Epoko, S. R., Bulteno de CK SEU, kunlaboris je La Ondo de E, Sulo, E Hejme. Verkis Radio-E kuu E-rusa radiovortareto, 1926, tradukis Ŝtato kaj revolucio, 1926 kaj Pri relegio, 1929, ambaŭ de Lenin kaj Komunista movado, historia skizo, 1923. Estas L. K.


De Paĝo al Paĝo. Literaturaj profiloj de L. Totsche pri Baghy, Bodó, Hilda Dresen, Engholm, Jean Forge, Hohlov, Kalocsay, Kenelm Robinson, R. Schwartz, Sturmer kaj Szilágyi. 1932, 120 p. »ĉia eldono signis literaturan daton, ĉar ĝi estis la unua serioza provo altigi nian kritikadon ĝis kritik-arto, kian oni trovas en la kulturlingvoj.« (Artikolo de Johnson en la Facila Legolibro, 1932, p: 60.)


Deshays (dehe) Rene, franco, licea prof. Nask. 11 febr. 1870 en Sens. Okupas sin ankaŭ pri muziko, pri kooperacio kaj pri Libera Penso. Fondis plurajn grupojn en OrientFrancujo. Sekr. kaj red. de la bulteno de la societo »Libera Penso« (1907—1914). Krom diversaj E-istaj muzikaĵoj li verkis: Traduko de Chateaubriand: Aventuroj de l’ lasta Abenceraĝo, 1907. Popola Frazlibro, 1908.


Deŝkin Georgo, ruso, oficisto. Nask. 23 febr. 1891 en Vilno. E-isto de 1908. Kune kun litovo Kepalas kaj polo Niewenglowski li fondis Vilnan societon E-istan, estis delegito de UEA. En 1909—15 kaj poste en 1922—23 li presigis multajn originalajn versojn en E gazetaro. Tiujn versojn distingas tre delikata lirikismo, flua kaj eleganta bonstilo, simpleco kaj melodio. La temaron de Deŝkin limigas tamen la nuraj motivoj pri amo kaj naturo. En kondiĉoj de rusa revolucio tia temaro ne multe harmonias kun la epoko kaj do D. jam delonge nenion plu verkis. Solan tributon al la revolucio li faris per sia ruslingva poemkolekto En tiaj tagoj, 1917. Liaj versoj en aparta libreto aperis en 1912. En 1922—27 D. estis komitatano de Tutruslanda unuiĝo de poetoj.

N. NEKRASOV.


Deubler (dojbler) Konrad, germano, telefonteknikisto ĉe la poŝto. Nask. 30 okt. 1885 eri Rosenheim. Politike kaj sindikate agas en la laborista movado. E-isto de 1911. Organizis post la milito la laboristan E movadon en Bavarujo. Kunfondinto de SAT. Red. de Arbeiter E-ist en 1927—29. Post la skizmo en LEA li aniĝis al Socialista E Asocio, kie li estras grupon kaj regionon. Verkis lernolibron,