Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/113

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

d-ro Ludvvik Zamenhof, nask. 1859, mortis 1917, kreinto de la int. lingvo Esperanto.« (E-lingve): Internacia Esperanta Postkongreso. Varsovio 9. VIII. 1931. Nuntempe la privata loĝejo — ekde 1916 — estas translokigita al str. Królewska 41, sed la kliniko funkcias ankoraŭ ĝis nun. Dum longa tempo la klinika loĝejo servis kiel kunvenejo kaj adreso de l’ Varsovia ES Konkordo. E. WIESENFELD.