Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/114

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

E

EANA : E-a Asocio de Norda Ameriko, v. Usono.


Eberler Otto, germano, advokato. Nask. 9 marto 1891 en Altusried. Komponisto de moderna dancmuziko. Propagandisto en G kaj eksterlando.


EBI : E-a Biblioteko Int. (v.)


Eblogo: E-BIindulligo de Germanujo, v. Blinduloj kaj Germanujo.


Ebner Adolf, germano, d-ro med., kuracisto por kirurgio kaj ginekologio. Nask. 17 jan. 1875 en Konigsberg. Fariĝis E-isto en 1897 per okaza Iegado de verketo de Trompeter pri E. Fondis grupon en K.


Edelmann-Barendregt (A. H. de Ruyter) estas en Amsterdam librejo, instalinta E-fakon, ĉiam plivastiĝantan.


Edinburgh. ĉefurbo de Skotlando, 428.000 loĝantoj. — 18-a UK 1—7 aŭg. 1926, 960 kongresanoj el 36 landoj; solena dediĉado de Ia E-a Biblio en katedralo; altnivelaj koncertoj.


Edmonds A. J., anglo, anglikana pastro. Mortis 71-jara 19 jun. 1914 en Great Gransden. Pioniro en Britujo. Trad. H i a w a t h a de Longfellow, multon el Homeros, k. a., kaj partoprenis la tradukon de la N o v a T e s ta m e n to .


Ege Christian Ringstrup, dano, policestro en Hobro. Nask. 16 apr. 1886. Membro de la ĉefestraro de Ia dana pacfederacio. Vigle laboris por int. infaninterŝanĝo, partoprenis en packongresoj en London, Genĝve kaj Budapest, en kiuj li konvirikiĝis pri int. helplingvo. Fondis en 1932 klubojn en Hobro kaj Andrup, gvidante multajn kursojn. Vigle kaj tre efike iaboras por E en ĉiuj pacifistaj grupoj.


Egiptujo. La unuaj pioniroj estis: A. Piolet en Ismailia, Robert Laussac kaj Rene Japiot en Alexandria en 1901. La lasta en 1903 presis artikolojn en »La Correspondance Egyptienne illustrée.« En 1908 Fadie en Chartum gvidis E kursojn. En 1922 aperis prop. gazeto E g i p t a E -isto . Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj estis en 6 urboj. Pri la progresado en la lastaj jaroj informas nin la ICK-raportoj. »La movado pli kaj pli atingas palpeblan formon, kiel i. a. pruvas la regule aperantaj prop. artikoloj en Ia enlanda gazetaro, precipe araba«. (1929). »La grupo de Port Said, konsilita de C. M. Cather, faris bonegan laboron. Pli kaj pli montriĝas la fruktoj de koresponda kurso en araba lingvo«. (1930). «Valoran instigon ricevis la Iaboro per la vizito de Scherer kaj kelkaj paroladoj. La apero de araba lernolibro de Amin-El-Mofti en Aleksandrio faciligis la instruadon.« (1932). »La ekzisto de araba lernolibro, de arabaj ŝlosiioj kaj flugfolioj faciligis senteble la laboron. Specialan meriton pro sia senlaca laboro akiris Tadros Migalli en Fayoum, kiu fariĝis la efektiva gvidanto nuntempa. ĉiama helpemo de Nassif Marus. Lastatempe la grupo de Kairo tre vigliĝis dank’ al la kunlaboro de L. N. Newell, kiu organizis kurson laŭ Cseh-metodo.«  (1933). UEA-del. en 1933 en Alexandria, (ankaŭ EG), Fayoum, Ismailia kaj Kafr Ghannam.


Eik Edgar, svedo-estono, juristo, vicnotario. Nask. 29 nov. 1902. Estrarano de EAE ktp., prez. de la patronaro de EIE.


Einstein (ajnŝtajn) Leopold, germano, ĵurnalisto. Nask. 1834, mortis 8.